Ni korektu la tradukadon de Pipro kaj Karoĉjo!

categories:

Mia tradukado de Pepper & Carrot estas preta. Nun ni korektu tiun tradukadon de Pipro kaj Karoĉjo
Mi aldonas la lastan tradukaĵon en mian Etan Libron pri «Pipro kaj Karoĉjo».
Mi ankaŭ malfermis forumon pri «Pipro kaj Karoĉjo».

Vi povas elŝuti diversajn dosierojn (mi baldaŭ ĝisdatigos tiujn ligilojn). Ĉiuj dosieroj (la tipoj inkluzive) estas tie — dankon al Kaoseto, por ŝiaj korektoj :-):
http://ovh.to/Vx73rwQ

[Tiu ligilo estas bona dum tridek tagoj, de 21-an de Aprilo 2016, poste mi ĝisdatigos ĝin.
La ligiloj mallongigitas de OVH: tiu ĉi franca provizanto de retkonekto esta ankaŭ nuba servprovizanto, tial ĝi donas al siaj klientoj tiom da spaco sur siaj Owncloudaj serviloj. Owncloud estas libera programo, kiun vi povas eĉ instali hejme. (Ne uzu Google-on, Amazon-on, ktp., ili estas malbonfarantaj.)]

Kiel Pipro diras je sia naskiĝtago, preparinte teon aŭ kafon kaj kukojn por sia atendatinoj (Rakontaĵo oka):

Ĉio estas preta,
la cetero estas nur la atendado de ili…

Mi atendas viajn korektojn kaj interparolojn.
Vi povas helpi al mi la korekton de la teksto. Dankon al vi Smile

Kiam mi vidas erarojn, rigardinte la bildstrion sur la TTT-peco de David, mi korektas tiujn sur mia propra peco da TTT kaj alŝutis la dosierojn pli malfrue.

Mi ne ĉiam scias, kiun verbotempon oni devas uzi en kelkaj kazoj, kiel en la sesa Rakontaĵo:

Kian bonkoran iniciativon vi havis,
kondukonte min al la konkurso! [«kondukante»???]

Kiam Pipro diras tiujn parolojn, ŝi estas kondukata al Komona far Karocĵo. Sed la iniciativo de la kato okazis antaŭ la komenco de la ago, kompreneble. Do, la ago okazas post la decido, estonte.

Se neniu venas, mi eble alvokos dajmonojn. Pli certe, mi pliboniĝos, ĝis mi mem povos korekti la tekstojn. Mi kutimas verki, lerni, skribi sole.

Commentaires

Bonan vesperon, libre fan,

mi malkovris hodiaŭ vian retpaĝaron kaj legis la bildstriojn de Pipro kaj Karoĉjo de David Revoy, kiun mi jam konis iomete danke al linuxfr.org kaj danke al krita; la bildstrioj ja estas mojosaj! Mi legis vian esperantan version kaj volus proponi al vi kelkajn korektetojn. Mi estas iomete komencanto ankaŭ, do eble mi ne vidis ĉiujn strangaĵojn.

Mi ankaŭ tradukis la dekunuan rakonton, eble vi jam tradukis ĝin, mi ne scias. Ĉiaokaze, mi ankaŭ aldonas ĝin jene! Mi esperas, ke mi nenion forgesis.

Amike,

---> Jen la korektoj:

# Episode 3:

- ĝuste, kiun mi bezonas -> eble plibone: tio, kion

- Kia bonĉanca -> bonŝanca (kaj eble «bonŝanco»)

- ĝandalo malbonsorĉeja -> aŭ sorĉita? (en la angla estas «haunted» kaj en la franca «maléfique»)

- La Plej Bona… Kafeo -> Kafo

- Tiun nur mi bezonis por -> Tion

# Episode 4:

- Kiam ŝi krias «Karoĉje», ĉu ĝi ne devus esti «Karoĉjo»?

# Episode 6:

- trinkaĵkonkurson malferma -> komenciĝita, aŭ malfermita

- La Konkurso komencu -> komenciĝu

- Miridindega -> Mirindega

- tiel io ajn, kion via trinkaĵo efikos -> eble pli bone «kia ajn estu la efiko de via trinkaĵo»

- kaj en via retmesaĝo vi diras, ke havas dubon pri «konduktonte», ĉu "-onte"
aŭ "-ante". Mi komprenas vian ideon kaj mi kredas, ke la dua estas tute
ĝustaj (eble konduki estas pli ofta, ĉiaokaze).

# Episode 9:

- Mi preparis -> aŭ preparos?

- malboneta aventura -> aventuro

- laborario -> laboratorio

---> Jen la traduko:

# Episode 11

Pipro, vi hontigas Ĥaoson. (*mi ne scias kiel vi volus traduki Chaosah, eble ĥaosaho*)

Kajeno pravas. Estiminda Ĥaosa sorĉistino devas inspiri timon, obeemon kaj respekton.

Dum vi donacas kuketojn kaj teon eĉ al niaj demonoj…

Sed… baptopatrinoj…

Pipro, vi ja sendube estas talenta, sed vi ankaŭ estas la ununura kiu sukcedos nin. Nia devo estas igi vin vera fiula sorĉistino de Ĥaoso.

Sed… mi ne volas esti malbona! Tio… tio estas tute malakordas kun ĉio, kion…

Silentu!

Alie, ni reprenos ĉiujn viajn povojn! Kaj vi ree estos tiu stultuleta orfino de Sciurarbaro.

Ekde nun, Kumino/Kumeno kuniros kun vi ĉien por lernigi vin kaj raporti al ni, ke vi progresas.

Jen mi! (*Tadaaa*)

La nova Reĝo de Akreno estas tro bona kaj afabla kun siaj regnanoj. La popolo devas timi sian Reĝon.

Via unua misio estas serĉi kaj timigi la reĝon por manipuli lin.

Vera Ĥaosa sorĉistino influoas super la potenculoj!

La Reĝo?… … tiel juna?!

Ni sendube samaĝas.

Nu, kion vi atendas! Ek! Veku lin, timigu lin, teruru lin!

Vi kaj mi estas iomete similaj… junaj… solaj… malliberigitaj de nia destino.

Puf!

Unua provo: plena fuŝaĵo! Ni ankoraŭ devos prilabori multe vin, Pipro…

Saluton kaoseton,
Multajn dankojn pri viaj korektoj.Via Esperanto estas multe pli bona ol la mia. Kiel ventkapa mi estas! Mi ne vidis eĉ la plej dikajn erarojn, kiel «bonĉanca», «Karoĉoje», ktp.
Mi jam korektis miajn tekstojn en la diversaj artikoloj sur mia peco da TTT kaj mi korektos la dosierojn baldaŭ kaj aldonos vin kiel tradukinto.

R. 9-a: Mi preparis -> aŭ preparos? La franca teksto diras «j'ai préparé» sed eble la futura verbo estas pli bone. Mi ne scias.

Dankon ankaŭ pri via tradukado de la 11-a rakontaĵo. Mi tute ne komencis ĝin.
En la frazo «Vera Ĥaosa sorĉistino influoas super la potenculoj!», la verbon «influas» certe vi volis skribi.

Pri la cetero, mi skribis kelkajn rimarkojn kaj proponojn tie: Rimarkoj kaj demandoj pri la 11-a rakontaĵo de Pipro kaj Karoĉjo.

Vi povos alŝuti vian tradukadon tiel, kiel David priskribis tie: http://www.peppercarrot.com/index.php?fr/article267/translation-tutorial

Amike kaj danke,