R-o 19-a (Aliigado) : “La Leciono de Pipro”

Jen kiel mi Esperantigadis mian francan aliigadon de la 19-a Rakontaĵo el Pipro kaj Karoĉjo, (Pepper&Carrot de David Revoy), « La leçon de Pepper ».

Tiu teksto tute ne necesas esti laŭvorta traduko de miaj francaj dialogoj. Mi provis verki amuzan, strangetan tekston. Bonvenon al viaj korektoj, rimarkoj, proponoj kaj konsiloj !

La teksto

Icon arrow P01
— Mi rehejmiĝas. Neutile vin superrigardi plu …
Rapide enterigu ĉi ĉiujn trinkaĵaĉojn kaj poste tuj iru enlitiĝi.
Morgaŭ, vi eble faros sukcesan  … se revo povos fariĝi la realo … [faros aŭ pretigos?] [se revo… sur Reta Vortaro : “Hodiaŭa revo povas fariĝi morgaŭa realo”] [“revus” estus tre malica ; eble oni povus diri : “ke revo fariĝu la realo]”

— Nu bone, mi rapidos !
Tamen, kial tia kutimo ĉiam enterigi ĉion? Ĉu ne estus pli bone, se …

— se KIO?
Icon arrow P02
— Be … Rigardu la legomojn … ĉiuj tiuj okuloj daŭre rigardadantaj nin ĉiujn ! [Tiuokaze, “nin ĉiujn” estas pli klara kaj efika: la legomoj rigardadas ne nur Pipron kaj Kajenon sed ankaŭ la aliajn maljunajn sorĉistinojn.]
Ĉu ne maltrankviligas vin tiaj vizaĝaĉoj ?…
Aliaj ankaŭ ridadegas, ili mokridegas vin  ĉiujn … / satridegas / mokridadas
… eĉ trolon mi vidis kaŝobservantan ie apude …
[sur la tabuletoj] Tomatoj - Melongenoj

— Vidu la formikojn, tie! Ĉu ne ili forprenis vian desegnadon? Do … … mi diris min, ke jam tempas memmastrumadi niajn privatajn vivojn kaj niajn datumojn …

— Aŭskultu min ja, Fraŭlino Fuŝsorĉatrinkaĵomajstrino : [ Icon arrow ?) Atentu ja… / Atentu min ja]
La sinkaŝitan trolon mem mi ektrovis ! … ĝi staras ĉi tie … rekte sub mia nazo !! …
La Ĥaosahanoj enterigas siajn malsukcesaĵojn !
Tiel la tradicio kiel depost tempo nememorebla!
Kiel pri la neĝo pasinta ni zorgas pri la rakontaĉoj de tia ĉi BUBINO !! [fiparoloj?] [“bubaĉino“ estas eble tro malica, ĉu?]
[La Esperanta citaĵo estas amuza ĉar baldaŭ post la publikigado de tiu rakontaĵo sendube neĝos ĉe Ĥasahanaro. Do, baldaŭ la neĝo ne plu estos la pasinta neĝo, kaj Kajeno zorgu pri la paroloj de Pipro, kiel pri la freŝa neĝo … Icon razz ]
Nu, silentu kaj ENFOSU !! [pluenfosu?]

Icon arrow P03
… enterigas siajn malsukcesaĵojn - la tradicio - depost tempo nememorebla
— JES ja !
ZZZzz
— Ek, Karoĉjo, rapidu pli !

Icon arrow P04
— “Ho, bela batalistino - blondhara - orbukla !”
“... Vi ravsorĉanta mian ĥaoson !”
“... Vi estas l’entropio de miaj aŭroroj.” [“aŭroro” havas ambaŭ la saman sencon kiel matenruĝo kaj ankaŭ figuran, ekz. “la aŭroro de novaj tempoj”. Ĝi ŝajnas pli poezia ol matenruĝo, kiu tamen estus tre amuza, priskribante la emocian vizaĝon de Kajeno, kiam ŝi skribis kaj pensis pri sia orbukla ravantulino.]
Kiel bela poezio, Majstrino Kajeno !
Nekredeble, kiom oni povas lerni pri sorĉistinoj, kiuj enterigas siajn ĉiujn fiaskojn ! […pri sorĉistinoj enterigantaj siajn ĉiujn fiaskojn !]
[Titolo sur la libro, kiun Pipro tenas] Taglibro Intima de Kajeno

Icon arrow P05
— Ni ĉiuj trafis proprajn fiaskojn [renkontis] Mi ne plu estas tia Kajeno, kia skribis tiujn vortojn. [“ne plu” estas eble pli bona ol “jam ne” en tiu frazo]
Tiun taglibron oni enterigis pro preciza kialo [kaŭzo? “pro kialo” ŝajnas stranga, ĉu?.

— Konsentite ! sed, kion vi diros pri ĉi tio, ĉu ? [Ĉu oni povas aldoni “ĉu?” tie ?]
[Titolo sur la libro, kiun Pipro tenas] Ĥaosaha Sutra de Timiano
— Tio estas nur junaĝa eraro ... Cetere, tio ne taŭgas por via junaĝo !
— Mmm … Nu … Fakte, ĉio ĉi ne vere ĝenas vin … kvazaŭ vi nenion kaŝindan havas … !?
Tamen, viaj datumoj estas viaj intimaj vivoj ! Neniu havas la rajton spionadi nin, rikolti niajn datumojn, kaj ilin ekspluati !!!

— Neniun malagrablaĵon ni trafis ĝis ĉimatene !
Estante Ĥaosahanaj sorĉistinoj, niajn ĝenaĵojn ni enterigas PROFUNDE !
Nediskuteblaj estas la tradiciaĵojn !
Icon arrow P06
— Ho, vidu tion, kion mi ĵus retrovis ! Nekredeble ! Kiel ĝi povis grundiĝi ĉi tien ?
Ĝi sendube bezonas iom da akordado, sed ĝi ankoraŭ ja sonas.

Icon arrow P07
— Hm, kiel do estis la himno ? Ĥa~Ĥa Ĥa, Ĥaosaaaho !

— Mi forgesis la vortojn… Sendubas, ke mia kantolibro kuŝas ie apude …

… do, ni ĉiuj ja samopinias. Jen ĝisdatigita regularo de Ĥaosaho : ekde nun, ni enmane tenados NIAJN DATUMOJN ĈIUJN !!!!!
[sur la tabuletoj] Vitraĵoj - Metalaĵoj


- FINO -
09/2016 - www.peppercarrot.com - Desegnado k. Scenaro : David Revoy
Libera Permisilo: Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By) al David Revoy. Liberaj programoj: Krita 3.0.1, Inkscape 0.91 sur Arch Linux XFCE (GNU/Linukso)
- aliigado de libre fan (librefan.eu.org) Krea Komunaĵo Atribute Samkondiĉe 4.0 (CC-By-SA)
Icon arrow P07-a
Pepper&Carrot de David Revoy estas libera kaj senpaga, kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj.
755 Mecenatoj subtenis tiun 19-an Rakontaĵon!

Helpis por la scenaro Craig Maloney. Helpis por la dialogoj Valvin, Seblediacre kaj Alex Gryson. Inspiris "The book of secrets" de Juan José Segura
[Scenarhelpanto: … Dialoghelpantoj: … Inspirado: …]

Surbaze de la Hereva mondo imagita de David Revoy kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand et Alex Gryson.

Libera Permisilo: Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By) al David Revoy. Liberaj programoj: Krita 3.0.1, Inkscape 0.91 sur Arch Linux XFCE (GNU/Linukso)

Tiun rakontaĵon de Pipro kaj Karoĉjo aliigadis libre fan (librefan.eu.org) kun korektoj de kaoseto
Ĝia titolo estas “La leciono de Pipro”
Libera Permisilo: Krea Komunaĵo Atribute - Samkondiĉe 4.0 (CC-By-SA)

Pluaj rimarkoj

La vortojn priskribantaj la rigardon mi preskaŭ amasis tra la rakontaĵo, provinte elekti tiujn kun zorgo, sed mi evitis nekomunajn vortojn kiel “gvato” aŭ “spiono”, ĝis post Pipro vidigis la realon per la strangaj legomoj kaj formikoj.

Mi provis uzi “tia” aŭ “kia” ĉiam, kiam miaopinie oni povas (mi probable ofte eraras), ĉar tiuj vortetoj ne estas tre facilaj por angla aŭ franca parolantuloj, ekz., kvankam ili estas tre interesaj.

Se vi opiniis, ke la sciencia ne povas interesi maljunajn sorĉistinojn, vidu la mencion de la entropio en la junaĝa poezio de Kajeno kaj tiun ĉi sorĉistinon en la R-on 12-an Smile

Ha, jes, “batalistino”, precize — miaopinie, Pipro kaj Karoĉjo indas kelkaj malplimultuloj, ne sole diversaj originulinoj, kiel Koriandro (R-o 6-a, ktp.) aŭ Ŝiŝimio. Mi ne mokridegas Kajenon, fakte mi jam diris, ke ŝin mi ŝatas, malgraŭ ŝia akra karaktero tiel, kiel sekita ruĝkapsiketo. Vidu :

Smile

Bonan tagon!

Unue, pardonu la malfrua respondon. Mi jam legis la esperantan version kaj mi provis korekti kelkajn aĵojn:

- P01, kaŝobervantan -> kaŝobservantan, kun *s*,
- P02, mi kredas ke «privatajn vivojn» estas bone.
- P02, «nememorabla» -> nememorebla
- P04, «de miaj aŭroraj» -> aŭroroj (kaj certe ankaŭ «matenruĝo» estus bona, mi ŝatas la du)
- P04, «siajn ĉiujn fiaskojn» -> «ĉiujn siajn fiaskojn», eble?
- P05, «Mi jam ne estas» -> aŭ «Mi ne plu estas»
- P05, «tia Kajeno, kia» -> tiu «kia» strangas iomete, sed mi supozas, ke ĝi estas ĝusta.
- P06, «Nekredeblas» -> normale oni metas aŭ «nekredeble» aŭ «tio nekredeblas», sed nu, mi ankaŭ ŝatas «nekredeblas» sole.
- P07, «kia do estis la himno», eble pli bone «kiel», jes. La alia ankaŭ estas ĝusta, kompreneble, tiel vi insistas pri la «specon», eble nur estas pli strangas.

Kiel mi kredas, ke mi jam diris, mi ja ŝatas tiun version pri la privataj datumoj ^^ Pri la nomo de Pipro, mi pensas ke Pipro pli belsonas, sed nu, se vi volas ŝanĝi kaj nomi ŝin Kapsiko ne estus malbonega ideo. Kvankam mi pli ŝatas «Pipro kaj Karoĉjo» ol «Kapsiko kaj Karoĉjo», tio estas “muzika” afero, estas tro da «k» en la dua Smile

Ĝis!

Multan dankon pro viaj korektoj, kaoseto Smile Mi korektos mian tekston baldaŭ kaj publikigos la plenan bilstrian rakontaĵon morgaŭ.

Icon arrow P02 Aŭskultu min ja [mi almetis ja por traduki « Écoute un peu »] “Atentu” estus pli bona, eble.
Icon arrow P04 Mi ŝanĝis la frazon tiele : “Ni ĉiuj trafis proprajn fiaskojn” Ĉu ?
Icon arrow P06 Se oni povas diri, “Nekredeble, kiom / ke …” eble tio estas pli ĝusta ol «Nekredeblas kiom, ke…  » mi serĉos plu.

Mi ne vere volas ŝanĝi la nomon de Pepper, kvankam “Kapsiko” ebligas interasajn kaj amuzajn ideojn : Poivre, poivron et piment / Pipro, kapsiko, kapsiketo / Pepper, Cayenne pepper, red pepper.
Mi provos demandi la opiniojn de David kaj aliaj Esperantoparolantoj, se mi povas renkontiĝi ilin (eble per Framasoft Framateam [Mattermost]).
La angla vorto “Pepper” estas malklara, kiel multe da anglaj vortoj, sed David skribis pri « Poivron » ne pri « Poivre » kaj mi ne atentis. Tio estas mia eraro.