Je la Tago pri la Liberigo de la Datumoj

Hodiaŭ por festi mian kvardekan lecionon en Esperanto kun Ivy Kellerman — estas ankoraŭ dudek lecionojn Icon wink — kaj por festi la Tagon pri la Liberigo de la Datumoj (= Dokumentoj), mi decidis skribi tiun TTT-paĝon esperante. Tiu Tago estas okazigata ĉiujare de la Fondaĵo por Libera Programaro - Eŭropo ekde 2008, sed okazas en la tuta mondo.

Pardonu mian mallertan Esperanton Sad Vi povas helpi min per viaj komentoj, kiujn via povas sendi post la fino de mia babilaĵo. Multan dankon!

Ne ridindas la skribado Estas esperante pri la Tago Internacia por la Liberado de la Dokumentoj. Libera lingvo internacia por festo internacia pri libera komputado, nature!
Fakte mi opinias, ke tiu facila sed rimarkinda lingvo estu la internacia anstataŭ la angla lingvo — ĉi tiu devus nomata vere la "usona" lingvo, t.e. la lingvo de la nova romia Imperio, en kiu ĉiu babilaĉas. Malgraŭ ke mi tre ŝatas la anglan lingvon, mi opinias, ke la internaciangla nek estas bela nek estas boneco por la homoj.

Dokumentoj aŭ Datumoj?

Kelke da Esperantaj komputadaj vortoj ne ŝanas tre bonaj. "Dokumento" estas la angla "Document" kaj "datumo" ŝanas pli bona vorto sed ĝis estas eble tro larga.

Estas ankaŭ "Dateno", kiun oni trovas en Vikipedio: "datenaranĝo de dosieroj" por traduki "format de fichier" (file format). Eble oni diras pli ofte "formato de dosieroj" sed tiu nur paŭsas la anglan terminon.

Datumoj kaj datenoj eble ne ŝajnas havi tiel aranĝon kiel "dokumentoj". Eble tiuj estas senstrukturaj.

Hodiaŭ, "Dokumentoj", se ĝi estas la ĝusta termo, signifas ĉefe tiaj, kiajn ni povas verki per ofica programaro kiel LibreOffice.

La Tago Internacia por la Liberigo de la Datumoj estas festo

En la tuta mondo multaj personoj partoprenas en la Internacia Tago por la Liberigo de la Datumoj, kunvenante en diversaj landoj kaj urboj.
Ili ne nur disdonas DFD-ajn broŝuretojn kaj prelegas pri la datumoj kaj la komputika Libereco sed ankaŭ kutimas kunemanĝi kukojn, kiujn ili mem bakis kaj dekoris. Ili certe ankaŭ trinkas kelkajn glasojn da biero aŭ da vino.
Ili ofte pendigas la DFD-an flagon kaj surmetas DFD-ajn T-ĉemizojn.

Malfeliĉe, hodiaŭ matenon neĝis ĉi tie (sed ne multe) kaj la posttagmezo estas malvarma kaj pluva. Tial ni devis surmeti la to-ĉemizojn sur la puloverojn. Ni ne ŝajnas tre elegantaj. La bela DFD-a flago estas bone videbla ekster la fenestro ĉe ni. Ni havas malgrandegan feston en nia eta vilaĝo. Estas eble nur du partoprenuloj.

Longa estas la listo da tutmondaj partoprenantuloj, orditaj laŭ la mondpartoj kaj iliaj landoj ;-) . Vi povas legi la paĝon "Okazi", sur la DFD-a TTT-paĝaro.

Afriko

Kameruno

Ameriko

Venezuelo - Brazilo - Kubo - Panamo - Ekvadoro - Kolombio - Argentino - Meksiko - Usono.

Azio

Turkio - Nepalo - Barato (Hinda- Unio) - Japanio.

Eŭropo

Italio - Hispanio - Svislando - Albanio - Kroatio - Germanio - Nederlando - Slovenio - Rusio (en la urbo Omsko) - Anglia (Britio) - Aŭstrio - Francia.

Diverseco de datenaranĝoj de dosieroj

  • DOC kaj DOCX estas fermaj dosieraranĝoj.
    Tiaj dosieraranĝoj povas malhelpi vin por legi aŭ modifi viajn malnovajn dosierojn aŭ por doni tiujn al aliuloj, kiuj eble ne la ĝustan programon havas.
  • PDF estas duonferma dosieraranĝo — vidu ĉi-malsupra
  • ODT estas malferma dosieraranĝo (kiel en LibreOffice Verkilo).

PDF estas duonferma dosieraranĝo apartenanta al firmao Adobe sed ĉi tiu publikigas sufiĉe da priskribado por ke programistoj povas fari diversajn aplikajn programarojn legeblaj la PDF dosieraranĝon. Tamen, Adobe povas decidi iam ne plu disdoni priskribadon, kaj ŝanĝi tute sian dosieraranĝon.

Elektu la malfermon

Ni dovas uzadi malfermajn dosieraranĝojn kiel ODF (LibreOffice):

  • Ili estas senpatentaj
  • Ties fontkodo estas malferma al ĉiuj

La avantaĝoj de malfermajn dosieraranĝojn estas la sekvintaj:

  • Libre kaj facile programistoj povas inkluzivigi tiajn dosieraranĝojn en iu programaro
  • Ni ne dependas al tiu aŭ ĉi tiu programoj, ni povas libre elekti nian komputadan
    programaron
  • Ni povas legi kaj modifi niajn dosierojn dum multaj jaroj
  • Ni libras uzi libran regsistemo kiel GNU/Linux ("operaciumo" ŝajnas malbona).

La malfermajn dosieraranĝojn akordas kun Libera Programaro tre nature Smile

Malfermaj tekstaj dosieraranĝoj

Estas multaj malfermaj tekstaj dosieraranĝoj.

HTML, CSS estas TTT-paĝaj dosieraranĝoj.

SVG estas bilda dosieraranĝo kiun vi povas modifi per skribo aŭ per tiel libera programo kiel Inkscape. Ekz-e mi modifis la malsupran SVG-an bildon per anstataŭi la anglon monatnomon. Mi ne bezonis malfermi la bildon en Inkscape.

Malfermaj ciferecaj dosieraranĝoj

FLAC, OGG, OGG Theora estas bonaj malfermaj ciferecaj dosieraranĝoj. Por la cifereca musiko FLAC estas bonega kaj OGG estas multe pli bona ol MP3. OGG Theora ne estas tiel konata kiel AVI, memkompreneble Icon wink

Por bildoj vi povas uzi PNG aŭ SVG, kiuj estas tre bonaj dosieraranĝoj. La PNG-a dosieraranĝo estas multe pli bona ol la JPG-aj sed tiuj dosieroj estas pli pezaj ol ĉi tiuj. Tial ni ne ĉiam uzi PNG.

La sekvo

…Nun estas preskaŭ la tempo por manĝi la picon kiun ni dekoros per DFD bildetoj Smile La bildo en JPG-a dosieraranĝo apertos sur la TTT-paĝaro de Libres-Ailé(e)s. Mi montros la ligilon tiam, ĵus kiam la bildo estos preta…

Tiu alvenis! Nia Tago Internacia 2015 (france).

Mi fine volas diri, ke Esperantaj vortaroj ne paŭsu la novajn anglajn terminojn, kiel "blogo", "giko", ktp. sed ni penu ĉiam aldoni vortojn devenantajn el diversaj lingvoj.