Eta Libro pri «Pipro kaj Karoĉjo»

categories:

Jen mia eta libro pri «Pipro kaj Karoĉjo», la libera bildstrio de David Revoy.
Tiu verko estas publikigita per libera permesilo, kaj estas verkita per libera programaro kiel GNU/Linukso kaj Krita.

Mia Esperanto estas ankoraŭ tre mallerta sed mi penas plibonigi ĝin. Tial mi penas traduki la francan bildstrion Pepper & Carrot de David Revoy. Ek, ni traduku la liberan bildstrion «Pepper & Carrot»!

David Revoy estas bonega desegnisto kaj tre afabla homo. Li desegnis Sintel-on, animacia filmo de la Fundaĵo Blender, publikigita per libera permesilo. Li ankaŭ partoprenis en la preparado de la sekvinta filmo Tears of Steel (Ploro ŝtala / Larmoj ŝtalaj), sed lia desegnaro kaj scenaro bedaŭrinde estis malakceptitaj. Li verkas per liberaj programaroj (Krita, GIMP, Inkscape …).

Pli malfrue, mi klopodos por klarigi, kiel vi povas traduki aŭ ŝanĝi la tekstojn de tiu bildstrio. Estas facile kaj amuze. Ankaŭ mi skribos kelkajn rimarkojn pri la bildstriaj sonvortoj. Legadinte multe da Mangaojn, la desegnanto de Pipro kaj Karoĉjo ofte formis amuzajn sonvortojn.

La angla titolo «Pepper & Carrot», kiu ankaŭ estas uzita por la franca versio, ŝajnas signifi, ke la sorĉistino Pepper (Pipro) estas brunhara junulino kaj sia malhela harkoloro estas simila al la koloron de la pipro. Se ŝi estus multe pli maljuna, kiel komonaj sorĉistinoj, siaj haroj estus «poivre et sel» (pripra kaj sala koloroj), laŭ la franca kutima parolturno. Tiel la harkoloro de maljuna Pipro estus mikso de la koloroj de la pipro kaj de la salo, t.e. malhelbruna kun iom da blankaj haroj.

Tiu knabino havas ankaŭ fortan karakteron, kiel la gusto de la pipro Smile

Kaj ankaŭ, tiu bildstrio eble aldonas pipron al niaj TTTeksaĵaj vivoj, ĉu ne?

«Carrot» estas «Karoto», esperante, sed ĝi ne estas legomo sed kato havanta oranĝkolorajn harojn. Fakte, ĝi estas rufhara kato sed la nomo «Karoto» memorigas la titolon de la romano de Jules Romain, «Poil de Carotte». Tiu libro estas pri rufhara knabo sed liaj haroj estas pli oranĝkolora ol rufa. «Poil» signifas «bestharo», tiel la esprimo «Poil de Carotte» tre mallaŭde priskribas la kapharojn de la heroo kaj tiun knabon mem, sed taŭgas por kato.

Mi volas nomi Karoton «Karoĉjo», ĉar ĉi tiu karesnomo elvokas la bildrakonton Tinĉjo kaj Miluo, kaj tiu estas justa ŝanĝo, ke komika besteto havas karesnomon anstataŭ homo. La du titoloj kune, «Pipro kaj Karoĉjo» kaj «Tinĉjo kaj Miluo», eĉ formas kiasmon Icon wink