“Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 2

categories:

Pepper&Carrot_David-Revoy_E02

Tre longe post mia malnova tradukaĵo (junion 2015), jen mia fina tradukaĵo de la dua Rakontaĵo el Pipro kaj Karoĉjo, la franca bildstrio libera de David Revoy.

Antaŭrimarkoj

En tiu bildstriaĵo estas neniu parolo sed nur sonvortoj. La lasta el tiuj ŝajnas inventita de la desegninto. Tial, mi formis sonvorton de la reala vorto «plaŭdi» kaj anstaŭigis la sonon d per la sonon ĉ. Miaopinie, «Plaŭĉ» sonas pli bone en tiu bildstriaĵo ol «Plaŭd». Ĉu «Ŝlimĉ» aŭ «Gluiĉ» (de glui) estus pli bona?

Mi elektis «Glugl»-on, kiam Pipro kaj Karoĉjo verŝas fluaĵon en boteletojn. La loko de la sonvortoj montras, ke la sono farigitas de la fluaĵo fluanta el la kulerego. Malfrue, kiam la katoj glutas la fluaĵojn, ĉi ties movo estas sama sed la katoj agas. Male, la boteloj ne glutas, ili ne agas sed ricevas la efikon de la ago. Kvankam la katoj submetitas al siaj emoj, estante kredemaj kaj glutemaj, ili ne estas pasivaj. Pardonu, Karoĉjo estas mapli kredema ol siaj kunuloj Smile

La dua kato ŝprucas la trinkaĵon kaj la tria neniun guton povas trinki ĉar la trinkaĵo estas glua. Tial, mi elektis «gluaĵo»-n sed mi ne povis traduki la sonon de la falanta gluaĵtrinkaĵo.

Tradukaĵo

Titolo : Rakontaĵo 2-a: La ĉielarkaj Sorĉotrinkaĵoj
Icon arrow P01
[sur la tabuleto antaŭ la domo] BIENO SORĈISTINA
[“Bieno” estas amuza, miaopinie, por malriĉa orfineto, kvazaŭ, kiel la rusia verkisto Gogolo, ŝi travivis sian infanaĝon kaj junaĝon en nobela bieno. Tamen la domo kaj la ĉircaŭa kampo ja estas ŝia propra bieno, kaj eble vastiĝas ĝis la arbaro kaj la montaro (vidu “La Kontraŭvenono” “Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 9).
Pri la laŭvorta traduko “Privata Proprieto”, vidu “Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 14 .

Glugl [trioble]
Icon arrow P02
Lok [por montri ke Pipro metas la botelon sur la breton kaj ke tiu ago estigas sonon. Sen tiu sonvorto la leganto povus kredi ke Pipro formetas la botelon].

Icon arrow P03
Glugl [trioble]

Icon arrow P04
Glut [sesoble]
Ŝpruc
Gluaĵ [Gluiĝ]
Naŭz …!

Icon arrow P05
Flu [duoble]
Plaŭĉ [trioble]

La bildstrio

Nun, vidu la plenan bildstrion sur la forumo R02 : La ĉielarkaj Sorĉotrinkaĵoj Smile