“Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 3

categories:

La tria Rakontaĵo pri Pipro kaj Karoĉjo (Pepper&Carrot) de David Revoy, “La sekreta ingredienco”, estas multe pli longa ol la antaŭaj rakontaĵoj sed en tiu estas neniu onomatopeo.
Tiel, la traduko estas pli facila, laŭ mi.

Jen mia tradukaĵo:

Rakontaĵo 3-a: La sekreta Ingredienco

En Komono - Bazartagon

— Bonan tagon, Sinjoro, mi volus ok stelkukurbojn, bonvolu?

— Jen ili; [«Jen tiuj»?] kostas 60 Kojn*
* Ko = monero de Komono

— Fuŝ … Be, pardonu, fine nur kvar mi aĉetos

— Grrr...

— Bonan tagon, kara komercisto, bonvolu doni al mi du dekduojn de ĉiuj. La plej bonspeca, kiel kutime.

— Ĉiam estas plezuro la servado vin, fraŭlino Safrano

He, nu! Jen estas Pipro, ĉu ne? Nu, videble la aferoj prosperegas en la kamparo, ĉu ne? Mi supozas, ke vi preparas jam viajn ingrediencojn por la morgaŭa sorĉotrinkaĵa konkurso?

... konkurso … sorĉotrinkaĵa?... morgău?

===
Sorĉotrinkaĵa Konkurso de la Komona Urbo
50000 Kojn premiego POR LA PLEJ BONA TRINKAĴO
Premiego je 50000 Koj
Azartagon, 3a Rozluno [«Hazardtagon de la 3a Rozluno» estas tro longa sed verŝajne pli ĝusta]
Komona Ĉefplaco [«Sur la Komona Ĉefplaco» estas tro longa]
===
— Kia bonŝanco, tia konkurso! Mi havas ankoraŭ tutan tagon por prepariĝi. Ja mi partoprenos!

— Ho ...! Mi scias! Tio estas ĝuste, kion mi bezonas…
Karoĉjo! pretiĝu, ni tuj elserĉos la ingrediencojn!
Unue mi bezonas nebulperlojn de tiuj nigraj nuboj
kaj kelkajn berojn de la ĝangalo malbonsorĉita
[«ensorĉita» estas eble pli ĝusta vorto sed Pipro la Ŝorcistetino ŝatas sorĉaĵojn. Tial mi ne elektis tiun (la franca vorto «maléfique» estas tre negativa.]

poste, kelkajn Feniksajn ovŝelojn de la valo malsupre de la vulkanoj

Kaj fine kelkajn gutojn de la lakto de juna bovindrako.

Estas finite, Karoĉjo, mi opinias, ke ni havas ĉion.

Laŭ mi, tiu estas …senmanka.
Mmm … la Plej Bona…Kafo …iam ajn …ie ajn!

Tiun nur mi bezonis antaŭ ol laboregi la tutan nokton por fari la plej bonan trinkaĵon por la morgaŭa konkurso

Daŭrigota ...


Tiu bildratkonto estas tute libera
(Krea Komunaĵo permesilo - altdifinaj dosieroj elŝulteblaj)
Tiu ĉi rakontaĵo ne aperus sen la subtenado de 93 mecenatoj
(…)
Specialan dankon al (…)
kaj al la tuta Kritaoa skipo
Tiu rakonto estas verkita cent elcente per liberaj iloj Krita kaj Gmic sur Xubuntu (GNU/Linux)
Mil dankojn