“Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 10

categories:

La deka rakontaĵo pri Pipro kaj Karoĉjo de David Revoy, estis desegnita speciale por la somero.

Tiu estas la «Rakontaĵo 10-a: Somerospeciala». Ĉu la traduko de la titolo estas ĝusta, laŭ vi?

Estas varma sablo, aŭ pli precize, surakviĝantaj sablamasoj formantaj senhomajn insuletojn sur la maro, kaj supre ununura palmo kreskas.

Sur unu el tiaj insuletoj kuŝas Pipro kaj sidas malsata Karoĉjo fiŝanta per fiŝkano.

Fakte, anstataŭ manĝi fiŝon, de grandega fiŝo ili ambaŭ estos forglutataj kune kun la insuleto kaj la duona palmo.

Ili neniun sorĉotrinkaĵon havas sed ili estas trovemaj. Do, ne timu pri la paro da herooj, kiuj agas kaj ĝojas senparole en tiu rakontaĵo. Estas ja rakontaĵo por la somera libertempo, ĉar la tradukanto, tradukinte la titolon kaj la finan «FINO»-n, povas ripozi kaj rigardi la desegnojn, dum la tuta tago, sur la varma sablo kovrinta sian izolan insuleton kaj sub la ununura palmo Smile