La Naskiĝtago de la Fondaĵo por la Libera Programaro (FSF)

Sabaton 3-an de oktobro 2015 festatas en la urbo usona Bostono la trideka naskiĝtago de la FSF.

La FSF celas la komputikan liberecon kaj defendas ĉiujn homojn, kiuj uzas liberajn programojn.

La Fondaĵo por la Libera Programaro fonditis de la sama homo, kia lanĉis la GNU-an projekton, antaŭ pli multe ol tridek jaroj, Richard Stallman.

Tiu MIT-a programisto volis verkadi plenan komputikan sistemon liberan, kiun ĉiuj homoj povos libere uzi, ŝanĝi, plibonigi, kopii kaj disdoni. Tiu sistemo nomitas «GNU». (MIT= Masaĉuseca Instituto de Teknologio).

emblemo de GNU La nomo «GNU» signifas GNU Ne [estas] Unikso: kvankam Unikso estas la bazo de GNU, ĉi tiu estas tre malsama, ĉefe ĉar ĝi estas libera sistemo, male Unikso.

Ĉar GNU sonas kiel la nomo de la besto gnuo, sia emblemo estas la bildo de gnua kapo, kun barbeto kaj ridetanta buŝo.

Estas bela bildo de galopanta gnuo (el Vikimedia Komunejo) ĉe GNU/LinuksoLibereco.

GNU troviĝis ĉiam en komputiko sed ofte ĝi estas nevidebla.

Dank' al GNU, la kerno Linukso liberiĝis (je 1992). Dank' al GNU, ni havas plenan sistemon liberan por ĉiuj niaj komputiloj, ĉirkaŭ la tuta mondo. Dank' al GNU, la granda GNU/Linukso distribuaĵo Debiano aperis je 1996, sen kiu Ubuntu neniam aperi povis.

Dank' al GNU mi ŝatas la komputikon kaj la komputilojn, kaj mi skribaĉas ĝoje sur la TTT. Mi jam verkis pli multe ol mil artikolojn pri libera komputiko en la tri ttt-ejoj konstruitaj de mi per liberaj programoj sur servilo ruligita de liberaj programoj. Mi uzas nur GNU/Linukson, ĉefe Debianon, kaj diversajn liberajn programojn kiel GIMP, Geany, LibreOffice, Fajrovulpo (Firefox), Thunderbird, Inkscape, FBReader, Poedit, ktp. de antaŭ preskaŭ dek jaroj.

Sen GNU, mi forĵetintus mian komputilon tra la fenestro antaŭ longe — vere — laŭlitere.

Dank' al GNU, vi povas ne trafiti de aliaj sistemoj, kiuj estas tute ne liberaj (Windows, OS X…), aŭ apenaŭ liberaj, kiel Android. Dank' al GNU, vi povas elekti la liberecon.

Mil dankojn al la FSF por la tuta bona laboro farita por ĉies libereco.

Vi povas aŭskulti kaj kanti la Liber-Programaro Kanton Icon wink

/!\ Ĝojan naskiĝtagon kaj bondezirojn al la FSF! /!\


Se vi komprenas la francan, Liberté GNU/Linux enhavas nemalmultajn paĝojn pri GNU, liberaj programoj kaj la sistemo GNU/Linukso.