Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
Komence, kiel aliaj Esperantklavarantoj, mi ŝanĝis la ŭ literon ĉar sur la bépoa aranĝo, ni devas tajpi nefacilan klavogrupon: unue, la ronda hoketa ˘ per la senpaŝaj klavoj [ALT-Gr - W], per la dikfingro kaj la malforta etfingro kune, kaj poste la klavo U. 
Nun, mi tajpas nur [^- V]
per la forta montrofingro.
Mi faris kaŝitan dosieron .XCompose, en kiu mi skribis tri liniojn :
La unua linio sencas, ke mi volas inkluzivigi la dosieron /usr/share/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose. En via sistemo, tiu Compose dosiero povas esti en alia « lokaĵaro » (« locale », angle) subdosierujo, laŭ la lokaĵaro, kiun vi instalis. Mi ne ankoraŭ instalis la EO-lokaĵaron.
Tiam, mi elsalutis la seancon kaj resalutis, por ke X Window (la grafika servilo) registru miajn ŝanĝojn.
Se vi volas tajpi la solan supersignon ˘, tajpu la senpaŝajn klavojn [ALT-Gr-W] kaj premu la spacostangon. Post mia ŝanĝo, mi ankoraŭ povas uzi la klavan kombinon [ALT-Gr-W-U].
Se vi ne povas tajpi la literon Ŭ per la klavokombino [^-V], post la ŝanĝo kaj la resaluto, vi povas instali la paketon uim-xim, kaj uzi la jenan komandon:
im-config -c
En la sekva fenestro, elektu Xim. Tiam, la programo Im-config inkluzigos vian elekton en dosieron .xinputrc. Post la elsaluto kaj la resaluto, la senpaŝa klavo funkciu.
Ĉu vi faris aŭ ŝatas tiun ŝanĝon?
Derniers commentaires