La Esperanta akuzativo

categories:

Du pecoj el Fundamento de Esperanto pri la rolo de la akuzativo relegatindas ĉar aliaj lernolibroj eble ne estas tiel klaraj.

Ni povus kredi, ke prepozicioj estas kernaj eroj de Esperanto same tiel kiel en kelkaj aliaj lingvaj (la franca, la itala, la hispana kaj la angla, ekz.).
Male, la akuzitavo estas kerna, sekve, prepozicoj ne kaŭzas la akuzitavon:

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: „la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon“, kaj la vortoj „ĝardenon“, „tablon“ staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en“ kaj „sur“ tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas monti, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n“ tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. — §28 (Ekzercaro)

La akuzitavo kernas, sekve, la malsameco inter transitivaj verboj kaj netransitivaj verboj malgravas:

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je“. Sed estas bone uzadi la vorton „je“ kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto „je“ ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio.
— Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). — Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). — Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. — Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon).
— El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri „obei al la patro“ kaj „obei la patron“ (anstataŭ „obei je la patro“). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri „pardoni al la malamiko“ kaj „pardoni la malamikon“, sed ni devas diri ĉiam „pardoni al la malamiko lian kulpon“. — §29 (Ekzercaro)

Pri la lasta ekzemplo, ni povas ankaŭ diri «pardoni la malamikon pri lia kulpo», ĉu ne?

Mi tre ŝatas ke ni povas nescii ĉu iu verbo estas aktiva aŭ ne, kaj uzante la akuzativon post iu ajn verbo, ni iel parolas sinerare.

Tiuj du pecoj klarigas tial, kial Zamenhofo decidis aldoni la akuzativon al sia lingvo kaj ne alian kazan krom la nomitativo. La akuzativo estas ilo por multaj taskoj.