“TutTeraTeksaĵo-ejo” kaj “retejo”

Kiel vi komprenas la vorton «TutTeraTeksaĵo-ejo»?

Mi komprenas, ke la TTT-ejo estas la loko, kie oni povas trovi la TutTeraTeksaĵo. Kiel TutTeraTeksaĵo povas esti en ĉi tiu ejo aŭ en tiu ejo, ĉar tia teksaĵo kovras la tutan teron?
Vi probable komprenas, ke TTT-ejo estas ejo sur la TTT tiel, kiel kampo estas ejo en la mondo.

Tamen, mi ne komprenas tiun vorton, kvankam «TTT» estas tre facile komprenebla.

La angla vorto «Web» devenas de la vorto «weave» («teksi»). Kvankam tiu vorto signifas ĉefe «araneaĵo», «teksaĵo» estas bona vorto.

La angla «web site» estas teksaĵeto en la granda TTT, se êc la vorto «site» signifas «ejo».

Kiam ni verkas tekston ni teksas pecon da teksaĵeto, kiun ni aldonas al la TutTeraTeksaĵo; la vicoj da leteroj, vortoj kaj frazoj formantaj liniojn, kaj la hipertekstaligiloj estas la fadenoj, kiujn ni interkrucigas dum ni skribas. Tiele «sites web» estas pecoj da TutTeraTeksaĵo, teksaĵetoj, per kiuj ni kunlaboras pri la pligrandigado aŭ la plidensigado de la TTT.

Anstataŭ ke ni konstruas niajn ejojn sur la TTT tiel dometojn aŭ nestojn, fatke ni teksas tiujn per niaj tekstoj, ni plektas niajn hejmajn teskaĵetojn, ni alplektas niajn teksajn hejmojn al la TTT.

Kiam ni aranĝas, kopias aŭ modifias la erojn, kiuj konsistigas niajn pecojn da TTT, ni verkas tiel, kiel teksistoj laboras al siaj teksiloj.

Por traduki «web site», mi elektas «TTT-paĝaro» aŭ, parlante de mia TTT-paĝaro, «mia peco da TTT» aŭ «mia TTT-plektaĵeto» aŭ mia TTT-peco.

Miaopinie, «retejo» estas malĝusta por traduki «web site». Uzante «reto», oni ne vidas, ke la TutTeraTeksaĵo kaj la interreto estas malsamaj aferoj. La TTT ne estas la interreto. Tiu ne ekzistus sen ĉi tiu sed tiu estas nur unu el la diversaj servoj ebligitaj de la interreto.

Fakte, tio estas malfacila afero ĉar la bona vorto «reto» estas vastasenca (plektaĵo, fiŝreto…). Tamen, la angla havas diversajn vortojn por «reto»: «network», «internet» (aŭ «net»), «web». Tial, mi opinias, ke ni ne devus uzi «reto» por TTT.

Laŭ mi, la plej bona kiel eble simbolo por la interreto estas la fiŝreto, kiu estas reto de ŝnuroj kaj nodoj. La nodoj estas komputiloj, enkursigiloj, kaj servoj kaj la ŝnuroj estas la kabloj.
En la TTT-peco programo Drupalo (=guteto), iaj paĝoj estas «nodoj» Smile — la vorto «nodo» estas tre komuna en la komputado.