“Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 11

categories:

Dank' al Kaoseto, ni havas bonan tradukon de La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, la dek unua Rakontaĵo pri Pipro kaj Karoĉjo de la franca bildstrio libera de David Revoy.
Nokta pejzaĝo

Jen la maljunaj sorĉistinoj kaj sia bestaĉo

Tiu rakontaĵo prezentas la tri baptopatrinojn de Pipro, kiuj Ĥaosahanaj sorĉistinoj estas, kaj ankaŭ ilian spionon, fia vesperto pufa.

Kajeno Inter tiuj maliculinoj mi ŝatas la desegnon de Kajeno, kiu elvokas al mi bildojn de Calamity Jane (Katastrofa Johanino). La plena nomo de tiu sorĉistino estas Kajenpipro, tiel pro tiu nomo, ŝi kaj Pipro havas saman parencon. Tamen, la mallongigita nomo «Kajeno» povas elkvoki la Kajenan punlaborejon, kiu estis en Franca Gviano, antaŭ multaj jaroj. Ĉu tiu sorĉistino elvokas punlaborejon aŭ Katastrofan Johaninon aŭ akran kapsiketon, ŝi aspektas malmola kaj senkompata. Nesurprize, ŝi malmilde riproĉas sian baptofilinon pro ŝia afableco kaj ŝin je puno hontida minacas:
Pipro kaj Kajeno

Kaj nun, jen aliaj belegaj bildoj el tiu Rakontaĵo, kiun mi ne tiel ŝatas, kiel la antaŭajn:

Pipro sur sia balailo

La kastelo

Vi povas elŝuti la bildojn de la TTT-peco de David aŭ per la ligilo tie: Ni korektu la tradukadon de Pipro kaj Karoĉjo!

Tradukaĵo

Kiel mi jam diris komence de la artikolo, Kaoseto verkis la tradukon de ĉi tiu rakontaĵo. Tamen, mi profitas la liberan permesilon por ŝanĝi malmulte da vortoj kaj mi aldonos kelkajn rimarkojn.

[Mi ankaŭ aldonis la vortojn «Pipro kaj Karoĉjo» super la francan titolon]

Rakontaĵo 11-a: La Ĥaosahanaj Sorĉistinoj / La Sorĉistinoj de Ĥaosaho

[Miaopinie, Ĥaosaho estas urbo aŭ vilaĝo aŭ lando, aŭ pli probable anaro, ĉar tiuj sorĉistinoj havas komunan celon kaj komunajn valorojn. En ĉi tiu rakontaĵo, ili estas la heroldinoj de sia anaro, verŝajne tial, ke ili responsas pri sia baptofilino. Male, «de Ĥaosaho» estas eble pli bona (kaj malpli longa) ol «Ĥaosahanaj», se ĉi tiuj Sorĉistinoj alvenis de sia vilaĝo, ekz., ĝis la domo de Pipro. Tamen, la unua bildo prezentas monteton, kaj tri lunaj en la ĉielo. Tia pejzaĝo aspektas tre malsama ol la urbo Komono, kiun ni vidas malproksima sur la fono de la bildo, aŭ ol la Sciurarbo, sur kies sojlo aŭ en kies vasta senarbejo troviĝas la fabela domo de Pipro.]

— Pipro, vi hontigas Ĥaosahon.

— Kajeno pravas. Estiminda Ĥaosahana sorĉistino devas inspiri timon, obeemon kaj respekton.

— Dum vi donacas kuketojn kaj teon eĉ al niaj demonoj…

— Tamen … baptopatrinoj…

— Pipro, vi ja sendube estas talenta, sed vi ankaŭ estas la ununura kiu sukcedos nin. Nia devo estas igi vin vera malica sorĉistino Ĥaosahana.
[Mi preferas «malica» anstataŭ «fiula». Mi ne komprenas, kial oni diras «fiula» anstataŭ «fia».
la ununura: mi scias, ke oni povas diri «la franca» anstataŭ la franca lingvo sed mi ne riskis uzi la nura adjektivo, kiam ne estas apuda nomo; mi dirus «la ununurulino» sed tia vorto estas tre looonga kaj ridinda; ni povas ankaŭ diri «vi ankaŭ estas la ununura suksedontino al ni»]

— Sed… mi ne volas esti malbona! Tio… tio tute malakordas kun ĉio, kion…

— Silentu!
Alie, ni reprenos ĉiujn viajn povojn! Kaj vi ree estos tiu stultuleta orfino de Sciurarbaro. [orfino de la fundo de Sciurarbaro — vidu «Pipro kaj Karoĉjo», n-ro 6: La sorĉotrinkaĵa Konkurso] [stulta - stulteta; kial stultuleta?

— Ekde nun, Kumino kuniros kun vi ĉien por lernigi vin kaj raporti al ni, kiom vi sukcesos [Mi elektis «kiom/ĉu vi sukcesos » anstataŭ «kiel vi progresos», ĉar Timiano, tiu longnaza malica sorĉistino, eble dubas, ke Pipro sukcesos eĉ per la lernigado de fia Kumino, sed ŝi subkomprenigas, ke ŝi punos malsukceson. Kompreneble, Pipro punotas, ne sia fia intruisto.

— Trateratra [Ĝi estas bona sonvorto anstataŭanta la originalan «Tadaaa» vorton. Vidu «Pipro kaj Karoĉjo», n-ro 4: La genia Ekfulmo por alia traduko.]

La nova Reĝo de Akreno estas tro bona kaj afabla al siaj regatoj
[«regatoj» ŝajnas al mi pli bona ol «regnanoj» (anoj de iu regno aŭ stato); «reĝatoj» eble ne taŭgas ĉar reĝo povas reĝi sen regi, kvankam tiuokaze, ĉi tiu reĝo eble ne regas vere. Sed nekonante, ĉu iu alia reganta anstataŭas la reĝon, mi preferas «regatoj»… Ho, la penso ĵus alvenis en mian ventkapon — «reĝatoj» povus taŭgi, se oni subkomprenigas, ke la reĝo ne regante, li havas «reĝatojn» anstataŭ «regatojn» — Smile ]

— La popolo devas timi sian Reĝon.
Via unua misio estas serĉi kaj timigi la reĝon por manipuli lin.
Vera Ĥaosahana sorĉistino influas super la potenculoj!
[«sur la potenculojn»?, kiel en la esprimo «frapi sur la pordon» (la akuzutivo signifas, ke oni frapas forte aŭ kolere). Vera Ĥaosahana sorĉistino ĝuas grandan influon ĉe la potenculoj]

— La Reĝo?… … tiel juna?! Ni sendube samaĝas.

— Nu, kion vi atendas! Ek! Veku lin, admonu lin, teruru lin!
[Kvankam «timigu lin, teruru lin» estas bona vortvico, la franca vorto «sermoner» estas tre amuza; ĝi signifas «riproĉi akre, malmilde», sed ĝi ofte uzatas de infanoj; ĝi devenas de la vorto «prediko».]

— Vi kaj mi estas iomete similaj… junaj… solaj… malliberigitaj de nia destino.

— Puf! Foof! Puf! [vidu Rimarkoj kaj demandoj pri la 11-a rakontaĵo de «Pipro kaj Karoĉjo» — sono- kaj montro- vortoj estas malfacila afero]

— Unua provo : plena fuŝaĵo! [Bonege, brave Kaoseto Smile ]
Ni ankoraŭ devos prilabori vin multe, Pipro…

Kion mi ne ŝatas en tiu ĉi rakontaĵo ?

Mi ne ŝatas la kolorojn kaj la desegnon de la bildoj prezentantaj la junan reĝon en la ĉambro (P4,5,6). Tamen la lasta bildo de la ĉambro montranta Kajenpipron kaj la plej malbelega sorĉistino estas bela laŭ mi, escepte la peco, kie Pipro sidas kun Karoĉjo.

Mi opinias, ke tiu lasta bildo prezentanta ploregantan Pipron, la buŝon tute malferman, memorigas la monstran fiŝon de la Rak. 10-a (“Somerospeciala”) kaj plie, ŝi aspektas kiel infano eldorletita, kiu blekas pri unu rompita ludilo, sidante sur la amasego da siaj ludiloj. Laŭ la antaŭaj rakontaĵoj, Pipro ne estas tia knabino. Kiam ŝi estas malfeliĉa aŭ kolera, ŝi ne estas tute ridinda (vidu la Rak. 8-a, «La Nastiĝtago»). Eĉ ne ŝiaj sorĉistinaj baptopatrinoj povis ŝin aliformigi en stultulinon.
Tamen oni eble povas argumenti, ke la lasta bildo estas desegnita de la vidpunkto de la sorĉistinoj, kiuj rigardas sian baptofilinon kiel malinda infanino.