Miaj tradukaĵoj de Pepper&Carrot

Miajn tradukaĵojn mi metas ankaŭ en mian «Eta Libro pri Pipro kaj Karoĉjo». Tie vi trovos ankaŭ kelkajn tradukojn de aliaj kun miaj rimarkoj aŭ korektoj.

La bildstriaj Rakontaĵoj estas sur la forumo Rakontaĵoj / Épisodes.

Antaŭ ol mi disdonas mian tradukaĵon de nova Rakontaĵo de Pipro kaj Karoĉjo, mi atendas ies korektojn ĉar mi neniam estas tute kontenta pri miaj tekstoj. Mi ŝatas diskuti pri detaloj ĉar tiel mi lernas plu.

Miaj tradukaĵoj ne estas ĉiam oficialaj ĉar mi volas plibonigi kelkajn frazojn aŭ ŝanĝi la dialogojn. La bildstrio de David Revoy estas tute libera (laŭ la permesilo Krea Komunaĵo), tial mi foje volas libere tradukas. Mi ne sentas neceson de laŭvortan tradukon ĉar Pipro kaj Karoĉjo donas al ni plenan liberecon. Iu ajn povas eĉ publikigi la ŝanĝitan bildstrion.

Tial, Yanuo diris, ke li taskiĝos pri la oficiala tradukado. Vi povas legi tiun interparoladon ekde ties komento.

Mi ankaŭ libere skribas miajn rimarkojn kaj korektojn pri la oficialaj tradukoj, ekz-e : Rimarkoj pri la R16-a Rakontaĵo kaj la traduko Wacko

Oni povas publikigi tradukitan Rakontaĵon, kiam tiu estas finpreta, post diskutoj, kiuj estas ĉiam tre interesaj.

Mi ne sendas la tradukitajn Rakontaĵojn al David ĉar mi ne ŝatas la servojn, kiujn David uzas por retpoŝto (Guglo), kaj por deponi la tradukojn (Github). Framasoft kaj aliaj proponas liberan Gitservon, Gitlab. Mi jam parolis al David pri tiu, vane. La kutimo estas peza, kiel Pipro diras pri la tradicio.

Mi povas disdoni la dosierojn per mia TTT-peco aŭ per tiu Lufaĵo.