“Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 12

categories:

Pepper&Carrot_David-Revoy_E12

Jen mia tradukaĵo (kun kelkaj rimarkoj) de la dek dua rakontaĵo pri Pipro kaj Karoĉjo de David Revoy : “La Aŭtuna Ordigado”.

La plena rakontaĵo kun la bildoj kaj la vezikoj estas sur la forumo : [Bildstrio] R-o 12-a  : “La Aŭtuna Ordigado”.

Rakontaĵo 12-a: La Aŭtuna Ordigado
[Mi elektis “ordigado” anstataŭ “forĵetado” aŭ “purigado” ĉar la franca titolo estas « Rangement d'automne », anstataŭ la kutima esprimo « ménage de printemps » (“Spring cleaning”, angle).
La fino montras, ke la ordigado malsukcesas, tiel la titolo estas moko. (se mi povas uzi la nomon “moko” ĉi tie, anstataŭ la adjektivon “moka”??)]

Icon arrow P01
— Frenezridigaj − Haregigaj − Fetorvezikigaj [france, sorĉotrinkaĵoj, kiuj faras fetorampulojn aŭ pli logike, fetorajn vezikojn]
Vidigantaj la vivon bela − Fumiĝigaj …
… kiom da sorĉaj fluaĵaĉoj!!

— Jes, mi scias: “Vera-Ĥaosahana-sorĉistino ne-faru-tiajn-sorĉajn fluaĵojn.”

— Jes. Tio estas multe pli bone tiel.

Mi devas iri la Komonan bazaron. [Ĉu “al la bazaro” estas pli bona ?]

Malaperigu ĉion ĉi, dum mi estos for. Estu malbonŝance, ke ludos serĉemulaĉoj kun tio.

Icon arrow P02
— Malaperigado, ĉu? Facile! Hura!

Fuŝ' Ĉu ĉion ĉi enteregi?! Sed tia laboro daŭros multajn horajn, kaj eĉ haŭtvezikigos al ni la manojn!

Icon arrow P03
— “Kaj ĉefe, ne uzu la magion. Vera Ĥasoshana sorĉistino ne uzas la magion por ĉiutagaj taskoj”
Mi montros al tiu ĉi senĉesa gruntantino tian, kia estas vera Ĥaosahana sorĉistino!
Grrr! KAROĈJO! La Libron sepan Ĥaosahan: “la GravitoKampoj” ...TujTuj! TujTuj!

Kur Kur [“pand” signifas la sonon de la piedoj irantaj sur la grundo, sed en tiu rakontaĵo, la rapideco estas pli grava ol la sono, laŭ mi. La vortoj “Tam Tam” en la franca teksto estas tre bonaj ĉar ili elvokas kaj la sonon de la piedoj kaj la rapidan movon de la kruroj de galopanta K. (“Galop” estas tro longa ĉi tie).

Icon arrow P04
Nigra truo Ĥaosaha?!
... Ĉu tion ĉi vere vi komprenas per “neniun magion uzu” ?
... Be... Ĉu ne vi estu en la bazaro?

— Certe ne! Kaj mi ja pravis; neeblas vin lasi sen senĉesa superrigardado!

Icon arrow P05
... Kia faraĉaĵo! Nesufiĉa maso! Malfortaj gravitokampoj diferencialaj!
Eĉ la lasta cirkla orbito stabila estas tro malgranda!
Jen la faraĵo:
Preskaŭ ĉio gravitos en la stabila orbito aŭ inter la Lagrange-punktoj kaj plue ŝvebos ĉirkaŭe.
Tamen, okazaĵa horizonto iomete pli
granda sufiĉintus!
[Vikipedio diras: “eventa horizonto” sed kial ne uzi la Esperantan vorton, kiu signifas « événement » (france)?]

Pri “fluaĵoj”, vidu la forumon Potions / Sorĉotrinkaĵoj ?

Mi ŝatis uzi “senĉesa” dufoje: Kajeno uzas ĝin post Pipro. La ripeto kaŭzas amuzan eĥon, kvazaŭ Kajeno aŭdis Pipron aŭ, pli interese, la du roluloj samopinias unu pri la alia.

Mi ankaŭ ŝatis uzi “faraĉaĵo“ kaj “faraĵo” en la sama parolado de Kajeno, por montri la kontraston, kiun Kajeno forte sentigas al Pipro, inter iliaj faraĵoj.

Commentaires

Saluton, libre fan!

Mi legis la dekduan rakonton de Pipro kaj Karoĉjo, ĝi estis amuza Smile Mi trovis jenajn dubojn en la esperantigita versio:

P01: por la sonimitoj «clang, cling, clong», estus plibone uzi la «k», ĉu?
P02: «multajn horajn» -> horojn
P04: «Ĉu tio vere estas, kion vi komprenas» -> eble aldoni «tio» post «estas»? Mi ne estas certa, ke tio estus malbona, fakte, he.

Kaj vi ankaŭ uzis «Ĥaosahan» kaj «Ĥaosahana». Nu, oni povas kompreni ke en la dua okazo estas la a-vorto de ano de Ĥaosaho, estas tute ĝusta ankaŭ.

Mi ne vidis pliajn strangaĵojn,

Ĝis!

Saluton Kaoseto,

Pardonu min ĉar mi respondas tre malfrue. Post la Parisa amasmurdo, mi ne povis skribi, mi bezonis legi multe. Mi eble penos skribi pri tiu malfeliĉega okazaĵo.

Dankon pro viaj korektoj. Mi ne povas vidi miajn erarojn, antaŭ vi montras ilin al mi. Mi tre hontas Sad Mi eĉ forgesis Kling Klang Klong… «Kia faraĉaĵo», Kajeno dirus.
Ĉu «Tin' Ton' Tin'» estus pli Esperanta aŭ pli bona ol «Kling Klang Klong»?

** «Ĥaosahan» kaj «Ĥaosahana». Mi skribis pri «Ĥaosahana» tie:
«Pipro kaj Karoĉjo», n-ro 11.

Tamen, la libro estas «Ĥaosaha», ĉar estante nek homo nek besto, ĝi ne povas Ĥaosahana esti, ĉu?
Miaopinie, la monstroj estas iloj, laŭ la baptopatrinoj de Pipro, tiel «Ĥaosahaj», sed laŭ ĉi tiu, ili estas kiel homoj, ĉar ili anstaŭis ŝiajn invititinojn (Rak. 8-a), tial ŝi dirus «Ĥaosahanaj monstroj».

** P04: «Ĉu tio vere estas, kion vi komprenas» -> eble aldoni «tio» post «estas»?
Mi ne scias certe, sed mi opinias, ke la aldono ne necesas. Ĉu oni povas diri: «Estas vere tio, kion mi komprenas»? Mi lokis «tio»-n post «ĉu», por emfazi tiun vorton, ĉar «tio» estas la kaoso, kion Kajeno tuj vidas. Sed se la frazo ne estas klara, oni devas diri «Ĉu tio vere estas tio, kion vi komprenas…?». Tiel, oni emfazas «tio»-n (la kaoson) per la ripeto: «tio … tio, kion».
Tamen mi serĉos pli certan respondon sed vi pravas probable.

Ĝis baldaŭ Smile

Bonan tagon, libre fan,

Ne zorgu pri la malfruo, mi ja komprenas, kaj ne hontu pri la eraroj, mi neniun trovis preskaŭ!

Mi ne vidis antaŭe la ligilon al la 11-a bildo, mi ja vidis ke vi plibonigis la tradukon, bonege. Pri la klarigo pri ĥaosahana, mi samopinias. Pri la rimarko pri «super/sur la potenculoj», la du estas ĝustaj, mi kredas (mi nur metis «super» ĉar estis ekzemplo en la ReVo).

Pri «Tin' Ton' Tin'», mi kredas ke la du estas bonaj kaj esperantaj. «Kling» por mi bruas pli ol «Tin», he, sed estas nur mia impreso.

Pri via lasta rimarko, mi kredas, ke vi tute pravas, mi skribis tro rapide antaŭ ol maldubigi min Icon wink La «tio» povas multfoje esti subkomprenata, tion klarigas bertilo en PMEG-o en tiuj ĉi ligiloj:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/rilataj/kiu_kio_kies/kio.html

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/rilataj/ti-forlaso.html

Kaj en tiu okazo, pripensante pli bone, mi kredas, ke oni povas forigi la «tio».

Ĝis!

Dankon, Kaoseto, pro via detala respondo kaj la ligiloj — anstataŭ serĉi en la Bertilow TTT-peco, dank' al viaj ligiloj, mi trankvile legis tiujn paĝojn Smile

Jes, al miaj oreloj «kling klang klong» bruas pli forte ol «Tin' Ton' Tin'». La francaj sonvortoj «Clang» kaj «Clong» estas eble tro fortaj por vitraj boteletoj, sed per siaj dolĉaj koloroj ili ne sonas tro forte. «Tin' Tin'» sonoras kiel sonoriletoj («ding», «drelin», france) kaj «Ton'», sonante kiel iu ajn muzika sono, ne estas tre interesa.

Mi alŝutos la du korektitajn dosierojn («multajn horojn», «kling klang klong»).
Ĝis tuj Smile

La ligilo al la du korektitaj dosieroj estas tie: Ni korektu la tradukadon de Pipro kaj Karoĉjo!