“Pipro kaj Karoĉjo“, n-ro 13

categories:

Pepper&Carrot_David-Revoy_E13

Jen mia tradukaĵo (kun kelkaj rimarkoj) de la dek tria rakontaĵo pri Pipro kaj Karoĉjo de David Revoy.

La plena bildstrio estas ĉe sia propra forumo : R13: La piĵama Festo.

Rakontaĵo 13-a: La piĵama Festo (vidu la forumo pri tiu traduko)
→ P01
— Tiu ĉi estas la plej bona … … libertempo … … el ĉiuj ajn!
Estas vere bonege! [mojosege?]
Dankon por gastigi nin ĉe vi, Koriandro!

→ P02
— Dankon! Mi esperas, ke vin ne tro multe imponas mia dungitaro

ŬuuuUhu!!! Dzzziii!!! Klukf! Klaf! Ĉvvvvviiing! Ŝkak!

— Ne, Koriandro, ne zorgu; Illi estas treege bonvenigaj, oni tuj enhejmiĝas.

— Min imponas la dekoracio … … tiel rafinita kiel hejmeca …

— Vere vera! [estas amuza sed «Ja prave» estas la ĝusta esprimo. Dankon, Kaoseto]

→ P03
— Afable estas rememorigi min pri tio; fojfoje mi taksas ĉion ĉi tiel … … “ŝablona”?…

bam

— Mi ja ŝatus vivi en tia komforto, sed …

Ŝiingz!!

… “Vera Haana-sorĉistino-ne-vivu-tiamaniere“.

— Haha! … La pezo de la moroj … Tian frazon ankaŭ miaj baptopatrinoj povus diri!

— Ĉu vere?

→ P04
— Fufufu!
— Ek, knabinoj! Rekoncentru vin, ni nun trafos la celon!

— Ho, en ordo …! [bone?]
Tamen, tiu serĉado estas ja facilega …
… kaj ni ne eĉ komencis …

VRuuuUaŭaŭh!!!

PIPRO!!!
Ŝhhŝhh

→ P05
— … Ho ve!
Tro malfrue!
ŝi … ŝi estas …

— Neeeeeee!!!

— Huha haha haha!!!

— GRR!!!
— Ni AL VI PAGOS…!

Krak!! Kling!!

Bac! [por traduki «Paf», lukta sonvorto; laŭ Vikipedio, «Bac» estas «Kolizio inter pezaj objektoj».] Bat! estas ankoraŭ ĝusta, eble pli bona ĉar la sono estas pli simila al «Paf» ol «Bac».

— Ho VE!

Ne ree ![Oni evitu «Ne jam!» kaj «jam ne» estas malsama.]

KAROĈJO!
Ellasu tion ĉi! Tuj!

→ P06
Pum!

Nu, Karoĉjo, ne graŭlu! Mi scias, ke tion vi faris por min defendi … … sed kiam ni ludas, tio tute ne helpas!

[Bedaŭrinde, mi ne povis enmeti la nomon de Ŝiŝimio; oni esperas, ke la legantoj memoras ŝin el Rakontaĵo 6-a]

Commentaires

Bonan tagon, librefan,

Mi legis vian tradukon kaj trovis nur du erarojn kaj aliajn detaletojn:

- ciuj ajn -> ĉiuj ajn
- Vere vera -> Ja prave
- Jam ne -> Ankoraŭ ne
- maltenu -> ellasu (estas pli uzata, mi kredas)

Mi jam sendis al David Revoy la zip kun la SVG Smile

Ĝis!

Dankon, Kaoseto, pro viaj ĝustaj korektoj, kaj por sendi la dosierojn al David.

Pri «Jam ne»: Ĉu vi legis la Rak. angle, kiu enhavas «not again»? En la franca, David skribis: «Pas encore!» = «Not yet! We haven't finished the game, go away, we want to go on playing, you silly!» La angla teksto ŝajnis al mi kiel malkompreno de la francaj vortoj.
Koriandro diras, ke ili ne volis finigi la ludon nun. Tamen, mi devos lerni plu pri «Jam» kaj «Jam ne».
«Ankoraŭ ne» estas pli facila: Ekz. «Ĉu vi jam trovis la libron? Ne, mi ankoraŭ ne trovis ĝin.»

Tiel, Koriandro dirus: «Ni volas plu ludi, ni ne volas jam fini, ni ankoraŭ ne finis la ludon» Ĉu tiu frazo estas senerara?

Kion signifas la frazo «Jam ne neĝas»? Mi nun komprenas dank' al Bertilow, «Ne neĝas nun sed antaŭe neĝis».

Ĝis! Smile

Saluton Kaoseto,

David diris, ke «pas encore» signifas «ne denove». http://www.peppercarrot.com/article267/how-to-add-a-translation-or-a-cor...
Mi skribos pri tiu signifo.

Eble «Ne ree!» estas bona traduko pro siaj mallongo kaj energio, ĉu?

Sal', libre fan,

Jes, kial ne «Ne ree!». Kio gravas estas, ke la signifo devas esti «ne denove», kaj «jam ne» signifas «ne plu». «Ankoraŭ ne» povas signifi «Ne ree», sed mi samopinias pri la fakto, ke «Ne ree» estas tute bona kaj pli klara eble Smile