Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
La refleksiva pronomo «si» estas facila. «Si» ĉiam rilatas kun la verbosubjekto. Ekz:
La infano eblas lavi sin. Li ne bezonas, ke lia patrino lavas lin.
[Ne «sia» en subjekto]
La uzo de «sia» ne estas malfacila, se oni ne forgesas, ke «sia» estas refleksiva poseda adjektivo. «Sia» estas necesa, kiam la poseda adjektivo rilatas kun la subjekto de la verbo. Plie, «Sia» ne povas ĉeesti en subjekto, ĉar estas neniun refleksivon ene de la subjektivo.
Kaptinte la paseron, la kato lavis feliĉe sian visaĝon antaŭ ol sia manĝo.
Jen ekzemploj el la lernolibro de Ivy Kellerman, (lecionoj 13-a kaj 14-a) — mi ŝanĝis malmultajn vortojn:
Male:
En tiuj frazoj, «sia» ne povas esti parto de la subjekto ĉar tiaokaze, estas neniu refleksivo.
Gramatike, ŝajnas, ke la unua frazo estas tre malsama ol tiu ĉi: «Miaj amikoj iris la parkon kun siaj patrino».
Jen kelkaj ekzemploj el si aŭ sia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo», ekz.:
La kato vidis, ke la hundo ludas per sia pilko (la pilko de la hundo)
La sama paĝo enhavas multajn interesajn ekzemplojn tre klaraj, jen kelkaj:
«La reĝo sendis voki sian kuraciston.»
La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. «Sia» tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.«La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston.»
Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas.«La reĝo sendis la serviston voki sian kuraciston.»
Se oni diras sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio.
Karlo vojaĝis al Azio.Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo.
Eva vojaĝis al Eŭropo.Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.
Ĉi tie «sia» reprezentas la sencan subjekton de vojaĝo. «Sia» ĉi tie ne estas difinilo de la aga O-vorto «vojaĝo», sed de la vorto «gepatroj».Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj.
La unua sia reprezentas la subjekton de la ĉefverbo rakontis. La dua sia reprezentas la sencan subjekton de vojaĝo. Ili estas tamen la sama persono.
Tamen, en la frazo, «Karlo admiras lian fidon al li», mi ne vidas la sencon, ke «la dua “li” povas esti Karlo». Mi opinias, ke oni devu skribi pli klare. Se la senco estas la fidon al Karlo, kial ne diri «al si»? Kompreneble, la malklaro de «al li» povus necesi en fikciaj verkoj.
Fine:
La Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo.
Zamenhof uzis «ilia» (= la aliaj popoloj) anstataŭ la normala «sia» por emfazi la kontraston al la unua «sia». Se oni dirus denove sia, oni eble ne tuj komprenus, ke temas pri alia si.
Do, mi skribas pli longan frazon ol komence, tiele:
Kaptinte la paseron, la kato lavis feliĉe la visaĝon antaŭ ol sia manĝo, dum la birdo forflugis sian arbon.
Derniers commentaires