“Pipro kaj Karoĉjo“, n-ro 15

La dek kvina rakontaĵo pri Pipro kaj Karoĉjo de David Revoy estas senparola. Vi povas rigardi la bildstrion sur ĉi tiu forumo : [Bildstrio] R-o 15-a : “La Kristalglobo”.

Pipro kaj Karoĉjo eniras en kavernon la duajn fojojn sed la unua kaverno, aperanta en la “La Deziro” (R7-a), estas tre malsama.

Tiu senparola rakontaĵo povas amuzi malsamulojn ĉar Pipro k. Karoĉjo malkovras la komputadon unue per kaŝitinda peco da TTT, poste per la tenta komputila ludo, baldaŭ ĉesigita de la fama Vindoza “blua mortekrano“, kiu sekvitas de la savado per GNU/Linukso. Fine, per la ariadna fadeno, kiun Karoĉjo ŝajnige tranĉas, Pipro malkovras la postkulisaj agadantaj kodistoj. Tiu rakontaĵo estas originala kaj tre bona prezentaĵo de Windozo (sistemkolapso kaj BSoD [blua mortekrano]), de GNU/Linukso kaj de la TTTeksaĵo.

Mi tre ŝatas tiun bildon, aparte pro la mieno de Karoĉjo — mi kredas, ke li fariĝos kodemulo :

Pipro k. K. malkovras GNU/Linukson


Notoj:
  1. Morto, mortado (la ago morti) aŭ mortigo, tie? Tiu blua ekrano signifas la mortadon de Vindozo, sed ĝi aspektas kiel la vizaĝo de la komputila morto.
  2. La ariadna fadeno: ĉiuj konas la rakonton pri la fadeno de Ariadno tra la Labirinto, sed kvankam mi konas la anglan vorton “breadcrum” (sur TTT-paĝaroj), mi tute ne sciis, ke la franca traduko estas « Le fil d'Ariane » Smile
  3. Ni povas paroli pri la traduko de “hacker”.