Aldoni nedisigeblajn et-spacetojn al francaj citiloj «  »

Oni apartigas la francajn citilojn de la interna teksto per nedisigeblaj (nerompeblaj?) spacetoj. Kvankam Esperanto ne ŝanjas enhavi vorton por pli malgranda spaco ol “spaceto”, nur eble “et-spaceto”, mi ne volas uzi komunuzajn spacetojn sed « spacetetojn », ĉar miaopinie, ĉi tiuj estas pli elegantaj ol pli grandaj spacetoj.

Sur la Bépoa klavaro, la klavokombino por fari “et-spaceto” estas malfacila: [AltGr - Majuskliga klavo - Spacostango]. Tial, mi decidis ŝanĝi tiun aranĝon iomete.
Lastafoje, mi premis la ĉi-superan malfacilan klavkombinon post kaj antaŭ la citiloj Smile , aldonante la jenajn liniojn en mia kaŝita .XCompose dosiero :

<guillemotleft> : "« "
<guillemotright> : " »"

Mi ne forgesis elsaluti kaj resaluti, por ke la grafika servilo registru mian ŝanĝon. Nun, mi nur premas la klavon « kaj la klavon », sen ia ajn klavkombino.

Mi eble faros samajn ŝanĝojn por la demandosigno kaj la krisigno, kvankam Esperante, oni ne kutime metas et-spacetojn antaŭ tiuj interpunkciaj signoj. Tamen, miaopinie, spacetetoj belagas la krisignon, aparte. Ha, mi ĵus legis sur Vikipedio (pri Citilo) :

Kutime oni ne metas spaceton inter la citilon kaj la internan tekston. En altnivelaj tipografiaĵoj oni uzas et-spacetojn nedisigeblajn.

Ĉiaokaze, mi interŝanĝis la spacetan kaj la et-spacetan klavokombinojn, ĉar mi uzas la nedisigeblan et-spaceton pli ofte ol la nerompeblan spaceton.