Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
La klavokombino por tajpi nerompeblajn spacetetojn (aŭ et-spacetojn) estas malfacila. Tial mi interŝanĝis la klavokombinojn por la du specoj de nerompeblaj spacetoj.
Mi faris ŝanĝon en la sistema dosiero /usr/share/X11/xkb/symbols/fr
, en kiu troviĝas la bépoa aranĝo. Mi havas la dosieron fr
ĉar mi elektis la Bépoan klavararanĝon, kiam mi instalis Debianon.
En tiu dosiero, troviĝas la Bépoaranĝo. Mi ŝanĝis la 532-an linion tiele :
U202F estas la Unikodo por mia preferata spaceto, la nerompebla spaceteto. Konservinte la dosieron, mi elsalutis la seancon kaj resalutis, kaj mi nun povas fari et-spaceton per premi la majuskligan klavon kaj la spacostangon. Se mi volas enmetas spaceteton antaŭ la dupunkto, ekzemple, mi ne malpremas la majuskligan klavon kaj premas la ĝustan klavon.
Tiel, mia ŝanĝo estas nur ordoŝanĝo de la vico da klavoj :
Ĉu vi faras tiajn ŝanĝojn en tiu sistema dosiero aŭ en alia dosiero de via Hejma dosierujo ? — Ve, mi enmetis nerompeblan spaceteton antaŭ la demandosigno — mi opinias, ke Esperanto povas toleri et-spacetojn ĉar ili estas beletaj.
Ĉiaokaze, mi konservas kopion de tiu dosiero en mia Hejma dosierujo.
Derniers commentaires