Beletaj citiloj por Esperanto (kaj la angla)

Mi decidis uzi tiujn ĉi citilojn “ ” por Esperanto kaj la angla lingvo, anstataŭ la rektaj citaloj " ".

Tiel, mi faris ŝanĝon en la sama sistema dosiero kiel tie: La klavokombino por la nerompeblaj spacetoj.

Mi ŝanĝis la 479-an kaj 480-an liniojn jene :

key <AE02> { type[group1] = "FOUR_LEVEL_SEMIALPHABETIC", [ guillemotleft, leftdoublequotemark,  less,  2 ] };
key <AE03> { type[group1] = "FOUR_LEVEL_SEMIALPHABETIC", [ guillemotright, rightdoublequotemark,  greater, 3 ] };

En Beleta apostrofo, mi klarigas la klavonumerojn.

Mi simple ŝanĝis la ordigon de la vico en ambaŭ linioj: « 2 < “ fariĝas «  “ < 2, do por tajpi la beletan citilon malferman, mi nun premas la majuskligan klavon kaj la 2-ciferan klavon.
La dua linio priskribas la ordigoŝanĝon por la ferma citilo.

Tiuj ŝanĝoj povas tute ne taŭgi por vi, se vi tajpas ĉiujn ciferojn sur la unua horizontalo. Mi uzas la ciferan parton de mia klavaro.