“Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 18

Mi finis la tradukon de la 18-a Rakontaĵo de PkK, “La Renkontiĝo”. Jen ĝia titolpaĝo :

Pepper&Carrot_David-Revoy_E18

Mi tre ŝatas tiun rakontaĵon. La desegnoj estas tre bonaj, la unua estas belegaj kaj tre vigla. Mi ĝojas, ke ni lernas pri la pasinta vivo de Pipro per la bildstrio mem. Estas vikia paĝo pri la Universo Herevo sed miaopinie, la bildstria rakonto devas diri ĉion, kion ni sciu, per bildoj kaj vezikoj.

Sur la R18-a Rakontaĵforumo, vi trovos kaj la tekstan tradukaĵon kaj la plenan bildstrion Esperante, kun desegnoj kaj vezikoj.