Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
Mi preskaŭ finis la tradukon de la 18-a Rakontaĵo de PkK, “La Renkontiĝo”. Jen la unua paĝo :
P01
— Bone, nun rigardi vi povas
— Tambur ~ Trateratra ~ ! [mi kolorigis la muziknotojn ]
HIPIHURA [Sur la skatolo]
— Jen HIPIHURA sorĉistina kostumo !
Restis jam nur tiaj en la stoko, do tiun mi prenis, ĝisatendante miajn novajn vestojn alvenontajn !
[« en magasin » kaj « dans le magasin » malsamas. La angla teksto havas “in the shop” (« dans le magasin ») sed la franca teksto havas « en magasin ». Mi opinias, ke « en magasin » (“en la stoko”) estas pli bona ĉar plimulto de butikoj havas stokojn, sed mi fine elektis “en la butiko”, kiu estas pli natura.]— Nu, ĉu ne tio vin rememorigas pri io ?...
Post ne longe la daŭrigo alvenos — mi nun estas tiel malsatega kiel Karoĉjo. Dume, vi povas pridiskuti la tradukon de “Hippiah” …
… Jen la sekvantaj paĝoj :
P02
[sur la tabuleto] Hipihura Lernejo por Sorĉistinoj
[Sur la pordo] KUIREJOJ
[La ventro de la malsatega kato blekas : Gruu [La sono U sonas al miaj oreloj pli natura en esperanto ol la sono O]— Origano, bone. Kardamomo, bone.
P03
— Cinamo, tre bone. Kamamilo, bone. Pipro ?!
— Sed mi …
— Denove vi fiaskis !!!
Mi vin rememorigas, ke Hipihurao ne estas sorĉo por fari senherbigantojn ! …
[La lernantoj ridas tre multe — mi ne ŝanĝis la sonvortoj, ne eĉ “huhu”]P04
— ĈESU !!! Tio ne estis mia kulpo !!! Nu … Ĉesu !!!
— Nnj … Ĉesu … Ĉes … [“Nnjj” transskribas la sonon de la francaj literaj « Gnn »]
— Mi ja diris … HALT!!!
BAAAM !!! KRAKK !!P05
— Hm … hm …
— Se vi preferas, ni povas prizorgi ŝin …
Ni ĝuste serĉas lernantinon por Ĥaosaho … kaj ĉi tiu ŝajnas kandidatino ideala. [la angla teksto “a student of Chaosah” ne ŝajnas tre ĝusta (kiel “a student of Chinese”), eĉ se Chaosah estas nomo de sorĉo, ]— Kajeno ?! Timiano ?! Kumino ?! Sed mi kredis, ke vi ĉiuj estis … … ne eblas !
P06
[Sonvortoj] Degliit [Subite, deglitas la stako da karotoj, sub kiu Karoĉjo kaŝis sin] - Bum [unu karoto falas sur la grundon en la plena silento]Fufufu
P07
— Mi sentas, ke ni ja amikiĝos unu kun alia ! … kaj mi jam havas mian propran ideon pri via nomo— Nu ! Pri kio tio vin rememorigas ?!
Gruu ?
~ FINO ~
Desegno kaj Scenaro: David Revoy - Traduko : libre fan (librefan.eu.org), kaoseto
Surbaze de la Hereva mondo imagita de David Revoy kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektoj de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.
Mi pretigis la plenan publikigadon de tiu rakontaĵo, kun la desegnoj kaj la vezikoj. Ĝi estas tie : [Bildstrio] R. 18-a : La Renkontiĝo
Derniers commentaires