Rimarkoj pri la R16-a Rakontaĵo kaj la traduko

Kiam la 16-a Rakontaĵo el la bildstrio Pipro kaj Karoĉjo aperis, mi ne ŝatis la scenaron. Mi ne tradukis tiun rakonteton sed Naj Ledofiŝ verkis bonan tradukon, dankon al vi Smile . Vi povas legi tiun sur la TTT-peco de David : La Saĝulo de la Monto [oficiala traduko].

Nun, mi ŝatas tiun rakontaĵon, kiam mi legis ĝin en Esperanto. La desegnoj sur la unuaj paĝoj estas tre belaj sed nur la desegnon de la birdoj sur la unua bildo de la tria paĝo mi ne ŝatas. Mokbildo de birdo ne necesas en tiu rakonto, kaj la ruĝaj coloroj de la birdo ne taŭgas en la bildo. Fakte, tiu birdo estas efika fluginstruistino, la maljunaj sorĉistinoj devus imiti ĝin Icon wink , kvankam Pipro ne estus tiel obeema lernanto kiel tiuj birdidoj Icon wink

Kompreneble, la skribado de rimarkoj estas multe pli facila ol la verkado de tradukaĵo aŭ la farado de bildstrio. Post mia kritiko, vi povas kritiki mian tekston : R16-a: mia tradukaĵo.

Jen miaj rimarkoj pri la traduko de Naj Lidofiŝ :
Icon arrow P01 la ripetado de “ne” ne ŝajnas tre bona en la traduko el la franca teksto.
“Glugl” ŝajnas pli bona ol “Glug” ĉar “Glugo” estas Esperanta vorto. Vidu la La ĉierlarkaj Sorĉotrinkaĵoj (R. 2-a).

Icon arrow P02
“Instrupatrinoj” — Mi scias, ke “baptopatrinoj” ne estas internaciaj sed tradicie baptopatrinojn iuj infanoj havas en okcidentaj fabeloj, kiel tiuj de Johano Kristiano Anderseno aŭ Charles Perrault. Eble oni povas uzi vorton kiel “anstataŭpatrino”, sed tiu vorto estas pli longe. Eble, oni povas aldoni noton por klarigi “baptopatrinoj”.

“ĝemas pri oldeco”. La franca kaj la angla tekstoj estas pli amuzaj (“creaking old bones”, angle). Plue, “Olda” estas malofte uzita. Se oni ne havas sufiĉe da spaco por skribi pli multe da vortoj, oni povas pligrandigi la vezikon, kiel vi bezonas en Inkscap-o.
Mi proponas “Ili … ĝemas pri siaj maljunaj [doloraj / krakantaj] ostoj” aŭ siaj krakantaj maljunostoj

“Plenkreskulo”: tial ke tie du knabinoj parolis, mi skribus “plenkreskulino”.

Icon arrow P03
“Timiano” anstaŭ “Timiana”
“sole” ne ŝajnis ĝusta al mi, kaj mi vidas, ke laŭ Reta Vertaro, “sola” estas pli bona en tiu senco.

Icon arrow P05
Mi ne scias, ĉu “konduto” estas tre ĝusta tie, sed mi ne scias, kiu vorto estus pli bona: teniĝo? sinteno?
“Sinteno” ŝajnas bona (laŭ Reta Vortero) : “Maniero, laŭ kiu oni sin tenas, kondutas, rilatas al aliaj homoj aŭ al la cirkonstancoj”. Tamen, “konduto” estas sama kiel “sinteno”, laŭ Reta Vortero Icon wink Mi ŝatas “sinteno”-n tie ĉar mi opinias, ke ĝi taŭgas en la karaktero kaj la rolo de Timiano.

Icon arrow P06
“HaHa” anstataŭ Aaa.

“Junulo”: tie estas nur virinoj, do same kiel P02, miaopinie : “Junulinoj”

“Sed, kio estas tiuj lecionoj?” ne estas tre fidela al la senco de la frazo. La angla traduko havas “crazy lessons”, kiu estas bona frazaĵo. “Kiaj fuŝlecionoj!”

Pri la titolo, eĉ se oni povas ankaŭ diri “La Saĝulo sur la Monto”, oni demandu sin, ĉu la monstro ĉiam loĝas sur la monto aŭ ĉu ĝi nur staras sur la monto dum la somero, ekzemple, aŭ supreniras tie ĉiam, kiam ĝi bezonas ripozi en bano. Do, "La Saĝulo de la Monto" estas pli ĝenerala frazaĵo ol “La Saĝulo sur la Monto”.