Libera bildrakonto

Mi aliigis frazon sur la lasta paĝo de ĉiu rakontaĵo de Pipro k. Karoĉjo. Tiu frazo diras, ke “Pepper&Carrot estas tute senpaga, “open-source” (malfermkoda), kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj.”
Tamen, laŭ liberaj permesiloj, la libereco estas multe pli grava ol la pago. Ekzemple, la liberaĵo de parolado ne estas sama kiel senpaga biero. Senpaga biero farigas nek liberecon nek parolliberaĵon, eĉ se post kelkaj glasoj da biero, vi eble parolos pli libere …
Drinks
Malferma kodo (open source) estas malsama ol libera permesilo, ofte estante malpli libera. La libera permisilo (CC-By), kiun la aŭtoro de Pepper&Carrot elektis, estas tutpermisa.

Tial mi skribis :

Pepper&Carrot estas libera, senpaga kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj

Tamen, mi preferus la Krea Komunaĵo Atribute Samkondiĉe (CC-By-SA), ĉar ĉiuj, kiuj aliigos aŭ tradukos aŭ disdonos iamaniere la originalan verkon, devos konservi la saman permisilon, eĉ eldonitoj. Tia permesilo gardas la liberecon de la verko tra la tempo kaj la ŝanĝoj.

Se vi komprenas la francan, vi povas legi :