R16-a: mia tradukaĵo

Dank’ al la traduko de Ledo Fiŝ, mi fine verkis la mian, laŭ mia gusto. Sen ĉi ties bona laboro, mi probable ne publikigus tradukon de tiu PkK-rakontaĵo. Post miaj Rimarkoj pri la R16-a Rakontaĵo kaj ĝia oficiala traduko, jen mia tradukaĵo :

Icon arrow P01
Safrano Sorĉado - Viandejo [maldekstre] - Frizistejo [desktre] [mi ŝanĝis Harzorgisto ĉar la letero ĝ estas tro granda, kaj Frizistejo estas pli simpla.
“Viandejo” ŝajnas pli ĝusta ol “Viandisto” ĉar tian butikon oni iras por aĉeti viandon. La viandejo estas iom pli grava ol la viandisto.]
Strato Stelo

— Ne, ne, kaj ne, Pipro [Mi skribis unue, “Ne, absolute ne, Pipro” por eviti ripetiton, kiu ne ŝajnas tre natura al mi. Sed relegante Tinĉjo en Tibeto, mi vidis, ke la Kaptino Hadok’ krias “[…] mi diras ne, ne, kaj ne! Kaj kiam mi diras ne, estas ne!” (P. 6)

Icon arrow P02
— Tion vi sola devos prizorgi. [Tiu frazo estas pli efika ol la laŭvorta]
Mi ne rolos kiel peranto, ne eĉ por amikino. Ĉiam malbone finiĝas tiaj aferoj.
— Bonvolu Safrano …
Mi nenion lernas per miaj baptopatrinoj, ili nur enhejmiĝas ĉe mi, ĝemas pri siaj krakantaj maljunulostoj kaj riproĉadas min kriante pri io ajn…
Ĉu vi vere ne povus veni kaj helpi min paroli al ili?

— Aŭskultu! Vi estas sorĉistino, agu sorĉistine! Al ili parolu rekte! Kiel plenkreskulino!
Ho ve! Nu … mi cedas! Eble mi povus veni kun vi por paroli al ili …

Icon arrow P03
[La birdidoj blekas “Pip Pip”]
— Kio? Vi nenion lernas?
Kaj vi eĉ ne sufiĉe kuraĝas por veni diri tion sola?!

— Se mia dorso fartus pli bone, mi donus al vi tian lecionon, kian vi memorus! [mi donus al vi memorindan lecionon]
Kaj ne nura sorĉa leciono, ĉu vi komprenas min? [la akuzativo ne “daŭras” Esperante]

— Timiano, ĉesu. Ili pravas.

Icon arrow P04
— Ni ne plu tute junas kaj jen la bona tempo por leciono.
Mi proponas renkontiĝon kun la Saĝulo de la Monto! Lia instruado nepras.

— Hoho! La Saĝulo? Ĉu ili ne estas tro junaj por kompreni tion?

— Tro junaj por kio!? Ni iru!
— “Ni-i”?

— Bone, ni alvenis. Mi lasas vin konatiĝi kun la Saĝulo. Li staras super tiu deklivo. Ĉu vi pretas ricevi bonan lecionon?

Icon arrow P05
— Mi pretas!
— Ankaŭ mi!
— Bone! bone! Jen bona sinteno! [Timiano ripetas “bone” car ŝi diras la saman vorton al la ĉiu knabino.

— Iru!
— Ho ne! Jen… MONSTRO!
— TIO ESTAS KAPTILO! MI TION DIVENIS!!! [Mi tion sentis, sciis], “divenis” estas eĥo al la R.17-a, P06)]
— NI ATAKU !!!
Plonĝ! [por memorigi la R1-an, La Sorĉotrinkaĵo flugiga].

Icon arrow P06
Haha, vi la junulinoj, ĉion vi ĉiam volas ataki! La leciono de la Saĝulo estas imiti lin! Kiam nenio bone okazas, nenio pli bonas ol bona bano! Tio estas bona por niaj maljunaj ostoj krakantaj kaj viaj nervoj impulsemaj!…
— Nu, kiaj fuŝlecionoj! [kia fuŝleciono, eble?]

Icon arrow P07
[Vidu Tute libera bildstrio]