Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
Pipro kaj Karoĉjo estas aro da rakontoj, kiujn la franca desegnisto, David, nomis «Épisodes». Tamen, tiu bildstrio ne estas same kiel televidserio ĉar preskaŭ ĉiuj formas plenajn memstarajn rakontetojn.
La esperanta vorto «epizodo» ne signifas unu rakonton en serio. Laŭ Reto Vortaro, «epizodo» signifas «Akcesora agado, ne streĉe ligita kun la ĉefa temo de rakonto» aŭ «Aparta kurioza fakto en historia aŭ grava okazintaĵo».
Mia traduko, «Rakontaĵo», ne estas tre ĝusta ĉar «aĵo» signifas konkretan objekton, kiel «feliĉaĵo» komparita kun «feliĉo».
Tamen, mi trovis la vorton “frazaĵo” sur Reta Vortaro, por indiki grupon da vortoj, kiuj formas esprimon. Se frazaĵo estas ero de frazo, Rakontaĵo povas esti mallonga rakonto en longa serio — eble?
Kiun vorton uzi? «Rakonteto», eble?
“Rakontero”? kiel neĝeroj farigas la neĝon? sed mi opinias, ke “rakontero” signifas la erojn konstruintajn la rakonton, ekz-e, la titolo, la intrigo, la roluloj, la heroino, la dialogoj, la elnodiĝo, ktp.
Derniers commentaires