[Bildstrio] R-o 18-a : La Renkontiĝo

Jen “La Renkontiĝo” kun bildoj kaj vezikoj, la 18-a Rakontoĵo el la bildstrio Pipro kaj Karoĉjo (Pepper & Carrot) de David Revoy, laŭ mia traduko. La teksto kaj kelkaj rimarkoj estas tie : R18-a : Tradukaĵo.

Mi aliigis la titolbildo, koloriginte la titolvortojn laŭ mia kutimo, sed ankaŭ aldonite karotkoloran stelformon sur la fonon, kiu skizas gajan, kernan kaj memorindan renkontiĝon.

Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P00
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P01
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P02
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P03
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P04
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P05
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P06
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P07
Pepper&Carrot_David-Revoy_E18P08mod


Ĉiuj originaj rakontetoj estas tie : Pepper&Carrot, de David Revoy − Libera Permesilo CC-By 4.0.

Saluton, librefan!

Mi vidis, ke vi elektis finfine la vorton «rememorigi», mi kredas, ke estas pli ĝusta.

Ve, mi ne vidis antaŭe la eraron en la titolo: «Renkonto» devus esti «Renkontiĝo». Pardonu por ne vidi tion antaŭe!

Ĉio alia estas ĝusta, mi kredas. Kaj la tradukata titolbildo vidiĝas bele ^^ Ĝis!

Saluton kaoseto,

Multan dankon pro via nova korekto. Ne zorgu, mi povas facile ŝanĝi la bildojn, kaj korekti la vorton ie ajn.
Jes, mi ofte aŭskultas miajn korektantojn Icon wink , kvankam mi ne tute komprenas, kial Reta Vortaro ne enhavas la vorton “Renkonto”-n. Mi kredis, ke “Renkonto” signifas “Encounter”, kaj “Renkontiĝo” estas “Meeting”, kiel Les Rencontres Mondiales du Logiciel Libre (Saint-Étienne, Francia, komence de julio 2017).

Ĉu oni povas klarigi tiun aferon per tia ekzemplo? “Karoĉjo renkontiĝis kun Pipro en silenta kuirejo, ĵus post kiam karoto renkontis falente la kahelan plankon kun laŭta “BUM”.

Ha, mi elfosis tiun malnovan artikoleton pri la nomo “Pipro” : Poivre, poivron et piment / Pipro, kapsiko, kapsiketo….
PS-o: Se vi volas Esperantigi mian nomon, vi povas skribi librofan’, per kunmetita vorto sed mia vera nomo estas “libre fan”, skribita per du apartigaj vortoj. Mi ne scias, kial mi preferas ĉi tiun manieron, kaj mi tute ne ŝatas “librefan”. La pezo de la kutimo, probable.

Kial viaj tradukoj ne estas disponeblaj ĉe oficiala retejo de Pipro kaj Karoĉjo?

Saluton Tomek,

Miaj tradukoj jam ne estas oficialaj, ĉefe de la 14-a Rakonteto pro tri tialoj :

  • ekz-e, mi preferis ŝanĝi la titolon de la 14-a Rakonteto sed Yanou kaj kaoseto opiniis, ke la ŝanĝo estas tro malsama ol la originala titolo. Vi povas legi la tradukon, disktutojn kaj kialigojn tie : R14: Ĉi tie Drakoj
  • Mi verkis aliigadojn, kiuj ne povas esti oficialaj, kompreneble :
  • Mi uzas la permesilon “Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda (CC BY-SA 4.0)” sed La permesilo de la oficiala PKK estas CC-By 4.0. Se vi povas legi la francan, mi skribis pri tio sur mia TTT-ejo.
  • Mi ne ŝatas Github, kie PepperCarrot loĝis, ĉar tiu TTT-ejo ne estas libera. Tial mi ne volis verki tie.

Kiam la oficiala traduko movitas sur Framagito, libera ejo, mi komencis partopreni tie, elektinte malsaman kaŝnomon, pro la permesilo de Pepper&Carrot. Mi volas kunlabori tiom, kiom mi povas. Neniu ŝanjas havi multe da tempo sed ni kune povas fari rimarkojn aŭ proponi korektojn kaj eble tradukojn.

Vi povas proponi korektojn kaj rimarkojn sur mia TTT-ejo se vi volas aŭ sur Framagito, kiel vi volas.
Multe da laboro ni povas fari pri la oficiala esperantigado, kiun vi povas trovi en la TTT-ejo de David Revoy aŭ sur Framagito. Ni povas skribi tie kelke da rimarkoj pri kelkaj korektoj. Tiele ni povas diskuti kaj decidi kune, kiuj novaj ŝanĝoj estus bonaj. Vi povas partopreni tiel, kiel vi volas.

Ĉu vi ŝatas tiun tradukaĵon aŭ aliajn ? Ĉu vi volas aldoni korektojn aŭ rimarkojn ?
Vi povas ankoraŭ proponi korektojn pri la lastan rakonteton tie : [tradukaĵo] R-o 24-a : “La Unueca Arbo”. La oficiala traduko ne ankoraŭ estas preta.