Malsatega Karoĉjo

En la 18-a Rakontaĵo pri la renkontiĝo de Pipro kaj Karoĉjo, same kiel dum la longa irado tra la dezerto en la 17-a R-o (“Nova Komenco”), la ventro de la malsatega Karoĉjo blekadas “Grruu”. Legante ian paĝon de Bertilow, mi trovis tie tiun citaĵon el La Revizoro, komedio de la rusia verkisto Gogolo, tradukita de Zamenhofo :

En la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn

Icon biggrin

Kvankam Karoĉjo tute ne parolas, ne eĉ pensas per vezikoj, male la hundeto Miluo (La Aventuroj de Tinĉjo kaj Miluo), la parolo ne eĉ mankas al li, kaj ni ne bedaŭras lian parolmankon en la bildstrio ĉar David desegnadis lin en diversaj viglesprimaj sintenoj kaj mienoj.

Tamen mi suspektas, ke li povus vortigi siajn pensaĵojn, kiuj sendube ne nur temas pri lia ventro Smile .