Pri la scenaro de la Rakontaĵo 20-a

Mi opinias, ke la scenaro de la Rakontaĵo 20-a de Pipro kaj Karoĉjo estas tre malbona tiam, kiam Karoĉjo havas sian propran ideon por feliĉigi la azenon, kiu volis fariĝi unukornulo :

  • Anstataŭ bela metamorfozo, la malbonŝanca azeno fine akiras fian kornon sur la frunto.
  • Ankoraŭ pli abomine, la azeno ĝojas pro la malnobla kornaĉo.

Mi malŝategas tian rakontofinon, ĉar azenoj ne estas stultaj aŭ vanaj bestoj. Tute ne.

Se tiu rakontaĵo estas fablo, ĝi povas signifi, ke stultuloj estas vanuloj dezirantaj neeblaĵojn.

Se David volas rakonti historiojn, kiuj forkliniĝas de la tradicio, li metamorfozu la tradician mokbildon de la azeno, ekz., kaj evitu bubaĉajn ŝercojn. Karoĉjo ne meritas tian stultegan ideon estiĝantan en sia kapo.

Jen la fina paĝo, kiun ni povas ŝanĝi iomete, imagininte alian ideon de Karoĉjo :
Pepper&Carrot_David-Revoy_E20P06


Ĉiuj originalaj rakontaĵoj kaj oficialaj tradukoj estas tie : Pepper&Carrot, de David Revoy − Libera Permisilo CC-By 4.0.