Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
En tiu 20-a Rakontaĵo de Pipro kaj Karoĉjo, la desegnoj estas belaj, kiel kutime, krom kelkaj de la azeno. La desegnoj de la aliaj bestoj estas bonaj kaj amuzaj.
Ĉi tiu rakontaĵo estas bona por lerni vortojn pri bestoj kaj pri GNU/Linux. Unukornuloj pretergalopas (Saluton Ubuntu Utopic Unicorn !), azeno rigardas sian surakvan spegulbildon, ĝi metamorfozitas en hindan rinoceron, elefanton (Saluton PHP !), verdan drakon (’tagon KDE !), kaj narvalon (’tagon Ubuntu Natty Narwhal !) — kaj fine groteskan cirkbeston.
Pri la nomoj de la Ubuntuaj eldonoj, vidu Ubuntu de noms en noms.
La desegno de la azeno kliniĝanta al la akvo por sin rigardi ne estas tre bona. Tiam, ĝia nazo aspektas same kiel tiu de porko, kaj la malantaŭa parto de ĝia korpo estas tro larga :
Sur la originala ĉefbildo, la azeno havas tro largajn malantaŭajn hufojn kaj liaj kruroj ne estas tute ĝustaj :
Mi opinias, ke pli bona bildo por la ĉefbildo povas esti la dua de la unua paĝo. Mi aliigado estas tie : “Pipro kaj Karoĉjo”, n-ro 20 - Ĉefbildo.
Sur la fina bildo la desegno de la azeno estas tre bela sed la Karoĉja korno estas malnobla.
Kompreneble, la finajn bildojn mi volus aliigi, ĉar la azeno meritas pli belan kornon (aŭ faton) kaj Karoĉjo meritas pli noblan ideon. Mi instigas ĉiujn al al aliigado de tiu parto de la scenaro. Mi sensas, ke Pipro mem ne estas tre entuziasma al la ideo de Karoĉjo.
Ĉu vi havas belajn ideojn? — tiu rakontaĵo temas pri metamorfozoj, ĉu ?
→ Ĉiuj originalaj rakontaĵoj kaj oficialaj tradukoj estas tie : Pepper&Carrot, de David Revoy − Libera Permisilo CC-By 4.0.
Derniers commentaires