Mozilla, GNU/Linux, le Libre (et les femmes ?)
Jen mia tokipona traduko de la 24-a Rakonteto de Pipro kaj Karoĉjo (jan Pipo en soweli Jejo) : “sitelen pi tenpo pona : kasi suli li pali e wan”.
Tio estis tre interesa kaj tre amuza aventuro
Nun mi volas paroli kiel Pipo tie, tokipone : jan ali o lukin e pali suli mi. (ĉiuj admiru mian mirindan fean verkon). Tamen mi aldonas : sina li ken pona e ona. (vi povas korekti ĝin)
Mi parolas pri tokipono tie, france, pardonu :
Mi verkos mallongan esperantan artikolon pri tiu lingvo sed vi povas legi la Vikipedian artikolon esperantan.
Kvankam tokipono bezonas nur .
kaj :
, mi aldonis tiom da !
kaj ?
, kiom vi povas trovi en la originala teksto ĉar tiu rakonteto estas bildstrio ne nur teksto.
Mi ne verkis tiel mallongan tradukon, kiel oni povas fari tokipone. Mi volas, ke vi ĉiuj bone komprenas la rakonton. La titolo estas tre longa ĉar tokipono havas nur du nombrojn, unu kaj du. Plue, “unueco” estas “wan” sed “unu” estas ankaŭ “wan”. Mi volis klarigi la rolon de la arbo.
Tiu lingvo estas ankaŭ tre konkreta. Ekzemple, la mikro-dimensio ne estas konkreta aĵo sed la bildoj konkretigas ĝin. Mi provis klarigi tion per tokiponaj vortoj.
Pli malfrue, mi probable plibonigos la lastan bildon, sur kie la desegnisto dankas ĉiujn, ĉar ĝi ne estas tre legebla.
Mi volas ankaŭ eldoni la tekston nuran kaj eble aldoni ankoraŭ kelkajn rimarkojn.
→ Mia propra permisilo sur Libre-Fan estas Libera Permisilo CC BY-SA 4.0 : Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda.
Derniers commentaires