Aspektas / Ŝajnas

En sia Vortareto por Ili kaptis Elzan, Claŭde Piron ja scias, kiel klarigi vortojn, ekz-e, aspetk- kaj ŝajn- kaj verŝajn-. Zamenhof sciis, kiel uzi la verbon aspetki.

Claŭde Piron

Ŝajn-

eble vere, eble ne vere esti (ŝajnas al mi, ke... = mi
pensas, ke estas...) (kio nur ŝajnas esti, do ne estas)

Verŝajn-

verŝajn- kio ŝajnas esti vera kaj probable estas vera

Aspekt-

esti laŭ (unua) rigardo; impresi al la vido

Zamenhof

En la Knabineto kun alumetoj (vidu Vikifontaron) :

Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto
trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa.

Aspekti signifas, ke oni povas vidi laŭ unua rigardo, ke la knabineto estis tute senespera kaj senkuraĝa.

Ĉu Aspektas, ĉu Ŝajnas?

Ĉu “aspektas” estas bona traduko por la lasta bildo de la Rakontaĵo 24-a?

Laŭ unua rigardo, oni vidas la detruon, tial “aspektas” ŝajnas bona. Tamen, Pipro ne inventis novan sorĉon, ŝi nur okazis detruon, kiun ŝi ne povas regi.

Fakte, Pipro ne scias, kiel la detruo okazis. Laŭ ŝi, la arbo estas tute sendanĝera kaj ĉiaokaze ŝi volis farigi krean sorĉon. Tamen, ĉu ŝi vere opinias, ke ŝi inventis novan sorĉon detruan ?
Ĉiuokaze Kajeno certe ekkriis: “Vi nenion inventis, kaoson vi farigis kiel kutime, Fraŭlino Fuŝsorĉatrinkaĵomajstrino !” (R19).

Mi opinias, ke Hergé skribus : “Aurais-je inventé par hasard un nouveau sort de destruction ?” (vidu Tinĉjo en Sovieto). Li ĉiam skribis tre klare kaj amuze.

Du proponoj :

  1. “Tio aspektas, kvazaŭ mi inventis novan sorĉon detruan !” —
  2. Sen “ŝajnas” aŭ “aspektas”, simple per demando, kiel Hergé faris : “Fuŝ ! Ĉu mi hazarde inventintus novan sorĉon detruan ?”

Mi aldonis “Fuŝ !” ĉar Pipro tute ne volas fari sorĉon detruan. Por mia propra PKK, mi elektis la duan proponon.