Hodiaŭ por festi mian kvardekan lecionon en Esperanto kun Ivy Kellerman — estas ankoraŭ dudek lecionojn
— kaj por festi la Tagon pri la Liberigo de la Datumoj (= Dokumentoj), mi decidis skribi tiun TTT-paĝon esperante. Tiu Tago estas okazigata ĉiujare de la Fondaĵo por Libera Programaro - Eŭropo ekde 2008, sed okazas en la tuta mondo.
Pardonu mian mallertan Esperanton
Vi povas helpi min per viaj komentoj, kiujn via povas sendi post la fino de mia babilaĵo. Multan dankon!
Ne ridindas la skribado Estas esperante pri la Tago Internacia por la Liberado de la Dokumentoj. Libera lingvo internacia por festo internacia pri libera komputado, nature!
Fakte mi opinias, ke tiu facila sed rimarkinda lingvo estu la internacia anstataŭ la angla lingvo — ĉi tiu devus nomata vere la "usona" lingvo, t.e. la lingvo de la nova romia Imperio, en kiu ĉiu babilaĉas. Malgraŭ ke mi tre ŝatas la anglan lingvon, mi opinias, ke la internaciangla nek estas bela nek estas boneco por la homoj. → Legu plu / Lire la suite → about Je la Tago pri la Liberigo de la Datumoj
Derniers commentaires